Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO (EO)

ESO (SK)

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

El Svislando al Slovakio per biciklo

Vojaĝo plena je renkontoj

2018 Bicikle al SES

Mardon la 26an de Junio 2018 mi forlasas mian hejmon en Neuchâtel, Svislando, por fari tutjaran vojaĝon ĉirkaŭ la mondo per biciklo. Unua etapo – tamen dusemajna estas ĝis Slovakio, kie mi partoprenos en Somera Esperanto Studado. Pri tiu ĝisnuna parto mi parolos nun.

La riveroj gvidas min: Unue Aare en Svislando, poste Isaar kaj Vils en Germanio, kaj Danubo en Germanio, Aŭstrio, kaj ĝis nun Slovakio, sed tiun riveregon mi intensas plusekvi ĝisfine. Laŭ riveroj ne estas montoj, ofte estas agrablaj biciklovojoj, estas eblecoj refreŝiĝi en akvo, lavi min, lavi miajn vestaĵojn kaj manĝilojn, nur avantaĝoj.

Sed foje ne nepre necesas lavi min en malvarma rivero, ĉar ankaŭ afablaj kaj gastemaj homoj troviĝas survoje, kiuj ofertas komfortan liton kaj duŝon. Foje esperantistoj el Pasporta-Servo, kaj eĉ foje nekonatuloj hazarde renkontitaj. Tio okazis en Germanio en Vilstal, valo de rivereto Vils: Finposttagmeze mi haltas en vilaĝo antaŭ domo, kie mi vidas homojn, kaj petas akvon de ili. Ili tiam komencas pridemandi pri mia vojaĝo, miras pri tio, kion mi faras, kaj la virino, ĉirkaŭ 65 jara, proponas resti ĉe ili por vespermanĝi kaj tranokti. La edzo bonkore apogas, kaj ili ankaŭ invitas siajn gefilojn de mia aĝo ĉar, la patrino diras, ŝia filo ankaŭ ŝatas vojaĝi kiel mi kaj ni havos bonan diskutotemon. Kiaj bonaj homoj, kaj kian agrablan vesperon ni kune pasigas!

Mia denaska lingvo estasla franca, kaj la germanan mi lernis, do ĝis Vieno la komunikado kun lokanoj facilas. Sed poste malfaciliĝos la afero...

Nun en Slovakio, mi forlasas la Danubon kaj ties biciklovojon iel inter Bratislava kaj Komárno por uzi kamparan vojon norden, kiu fariĝos mallongigo por mi en la direkto de Partizánske. Kiam vesperiĝas, mi kiel kutime pripensas, kiel akiri akvorezervon por la nokto, kaj en tute malgranda kaj kvieta vilaĝeto mi subite vidas homojn umantajn sur la strato antaŭ sia domo, mi proksimiĝas. La slovakajn vortojn por peti akvon mi jam konas: vodu, prosim! Tio estas la plej grava. Poste, ankaŭ ili surprizigas min per vespermanĝo: fritajn porciojn la patrino alportas, kaj la hungara najbarino ofertas ĵusbakitan kukon!

Ili tamen ŝatus komuniki kun mi iom pli ol per gestoj, do ili vokas sian filinon – knabino 15 jara, kiu eble scipovas la anglan, lernante en lernejo. Tio efektive estus helpo ĉar kvankam mi ne spertas en la angla, mi ja konas tiun lingvon pli bone ol la slovakan, sed fakte la filino malgraŭ la esperoj de la gepatroj ne parolas ĝin. Nek ŝia fratino. Sed ne gravas, iel ni sukcesas interŝanĝi pri la plej grava, kaj ĉefe interŝanĝi ĝojon renkontiĝi: ili ridas multe, mi ŝatas vidi ilin kaj aŭskulti por mi misterajn vortojn. Tiel mi pasigas mirindan momenton kun ili kamparanoj, ege bonkoraj homoj: ni eĉ faras fotojn kune, kaj fine mi donacas al unu el la knabinboj pluŝhundeton, kiu ĝis nun pendis ĉe mia dorsosako: Jen memoraĵo de fremda biciklovojaĝanto.

Por hejmpaĝo de Poludnica skribis Luko Allemand, somero 2018