Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO (EO)

ESO (SK)

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

ESO - klubo translime

2018 ESO - klubo translime

En dimanĉo, la 15-an de aprilo 2018 okazis jam tradicie la printempa ekskurso de Bratislava Esperanto-klubo al Devínska Kobyla. La natur-rezervejo proksime de Bratislavo donas eblecon ĉerpi fortojn el la printempa naturo eĉ laŭvorte, ĉar en apudaj fago-karpeno-kverkaj arbaroj ĉi-tempe eligas la Tero resanigan potencon nome Allium ursinum (ursa ajlo). Dankeme kaj diligente ni eluzis al oferton, dume tralavante siajn spir-tubojn de la urba smogo, refreŝigis niajn okulojn per la juna flaŭra verdo kaj el la pinto de Kobyla ĝuis rigardon ĝis malantaŭ la limojn de ĉiutageco. Antaŭ tio ni trarigardis ruinojn de la antaŭnelonga pasinto - forlasita milita bazo sur la montopinto. Nun la arbara libereco akaparas spacon, kie antaŭ kelkdekjaro regis severa disciplino kaj necedema ordo. Tie ni tagmanĝis. Origine destinita vojo al Sandberg estis ŝanĝita al Devin, laŭ deziro de gastoj el Aŭstrio, por vidi kastelruinon kaj ĉi-karakterizan vinkultivistan civiton, faman eĉ nuntempe per saniga ribobera vino. Por tiuj, kiuj ne povis veni - salutoj de: Alfred, Michael, Roland (Aŭstrio), Janka (Liptovo-Aŭstrio), Lubka (Koŝice), panjo Zunjo, Alinjo (6), Rudĉjo (3), kaj avino Maria. Parolata lingvo: Esperanto, por komencantoj helpe de la slovaka kaj germana.

MIKSAĴO EL LA URSA AJLO

Konsisteroj: ursa ajlo
                  nuksoj (juglandoj, aveloj, keŝuaj - laŭ via gusto)
                  oliva oleo            
                  ĉili-kapsiko, salo, citrono

Folioj lavi precize, enmeti kun aliaj aldonaĵoj en miksilon. Kvanto da oleo laŭbezone, ke ĝi ne estu tro densa. Deponi en fridujo. Bonas kun pastaĵo, salmo, pano.

ŜMIRAĴO

Konsisteroj: freŝa ursa ajlo - bone lavita
                  mola fromaĝo
                  butero
                  acida kremo
                  1 parto de ĝarden-ajlo
                  muelitaj 4 specoj de spicaĵoj

Kunigi la fromaĝon, buteron kaj la acidan kremon proporcie 4:1:1. 10-15 foliojn de urso ajlo, peco de ajlo, tranĉitaj, la spicaĵoj. Miksi en miksilo. Surŝuti per ete tranĉita urso-ajlo. Bonas kun freŝa aŭ bakita pano, bulko bageto.

Mária Minichová