Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO (EO)

ESO (SK)

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

SES-anoj sur Poludnica

2018 SES-Poludnica

Organizantoj proponas diversajn ekskursojn por partoprenantoj de Somera Esperanto-Studado. Kion elekti por tutaga - tutcerte grimpi al Poludnica!

Por rigardi ĉirkaŭaĵon desupre, por kontroli sian fortecon kaj ĉefe por vidi Esperanto-obon. Laŭ vortoj de nia gvidanto Jan, tie jam estas ĉirkaŭ 800 kg da ŝtonoj, kiujn kunportis esperantistoj el diversaj mondopartoj. Poludnica famas en Esperanto-medio. Jam dum pluraj jaroj vintre esperantistoj kolektiĝas la unuan semajnon de januaro kaj grimpas. Bela komenco de la jaro. Jes, vintre. Kaj nun somere?

Tamen, esti en Liptovský Mikuláš kaj ne grimpi?.... estus simple maldece.

Kion oni bezonas? Oportunajn ŝuojn, taŭgajn vestaĵojn kaj nenio fortimigos – eĉ tuttaga pluvo.

Verdire, estis propono anstataŭ grimpado viziti muzeon kaj ripozi ĉe varmaj akvofontoj. Estus bele, sed similaj aferoj haveblas en pluraj lokoj. Do, malbona vetero ne ekzistas, se estas bona etoso. Se oni havas spertajn gvidantojn – tuj ek!

Ne por ĉiuj estis facile. Iu rezignis, sed estas kelkaj herooj, kiuj malgraŭ ĉio eltenis kaj superis kaj sin, kaj la monton.

Post surpluva tagmanĝo ĉe la obo la plej kuraĝaj atingis pinton, aliaj elektis malsupreniron.

Ĉiuj renkontiĝis en la groto Ŝtona lakto. Tre ĝojis gejunuloj, ĉar ili havis okazon iri „serĉi urson“, kiu eble loĝas ĉitie. Audiĝis ankaŭ kantoj sub la grota firmamento.

Kion oni ĝuas kutime en montaro? Sunon kaj elrigardon. Kion oni ĝŭas malofte? Misterojn, kiuj aperas antaŭ viaj okuloj paŝo post paŝo, kiam ĉio apude kvazaŭ flosas en lakto kaj de proksime videblas nubaj ĉapeloj sur montopintoj. Trankvilo, silento – vere bordo de la mondo.......

Ni povis eniri nubon, preskaŭ tuŝi nebulon, admiri roson sur araneaj retoj, spiri tre freŝan aeron kaj tute ne laciĝi dum grimpado, promenado, babilado en etaj paŭzoj. Komuna etoso tre senteblis, se necesis helpi unu al la alia. Jan nin ĉiujn suprentiris laŭ ŝtuparo, ni atendis tiujn, kiuj paŝis malpli rapide, ĉiam kaj ĉiu sentis etenditan manon de kolego. Jen plej granda valoro de esperantista medio ĉie ajn, ankaŭ en montaro.

Plej neatindita surprizo – en unu en intermontaj valaj herbejoj horizontale pluvanta pluvo. Nekredebla vido. Vere indis neglekti „malbonan“ veteron kaj grimpi.

Dum revenvojo nia gvidanto Jan diris, ke li jam spertis, ke grimpado vintre estas malfacila kaj ĉifoje eksciis, ke ankaŭ somere povas esti malfacila. De nek unu persono mi aŭdis, ke estas malfacile (eble ni estas tro malspertaj?). Mi kredas, ke ĉiu dezirus ripeti.

Dankon al nia agvidanto Jan kaj liaj helpantinoj Renata kaj Jana. Sen Vi la grimpado ne estus tiom belega kaj sukcesa.

Vi ne estis kun ni? Nu, ĝŭu almenaŭ fotojn kaj nepre grimpu kiam vi havos eblon.

Aida Ĉižikaite, Litovio

 

Poludnica, 18. 7. 2018, partoprenantoj

  1. Luko Allemand (CH)
  2. Vilmos Tóth (H)
  3. Lili Nitrai (H)
  4. Joost Franssen (NL)
  5. Severija Marija Banaityté (LT)
  6. Laima Vilkelyté (LT)
  7. Aida Ĉižikaité (LT)
  8. Vaiva Ŝafranavičiuté (LT)
  9. Rasa Vaznelyté (LT)
10. Emilé Užtupaité (LT)
11. Ugné Paužaité (LT)
12. Liudvikas Medzevičius (LT)
13. Mirna Buitenhuis (NL)
14. Marijus Dilba (LT)
15. Karolis Dilba (LT)
16. Sandra Vives Gomez (Katalunio)
17. Terence Donnelly (DK)
18. Inger Riis Laursen (DK)
19. Andrzej Sochacki (PL)
20. Miroslava Šavelová (SK)
21. Marco Füller (D)
22. Dániel Bakacsi (H)
23. René Gøttler Nielsen (DK)
24. Signe Capion (DK)
25. Robert Amthor (D)
26. Martin Valo (SK)
27. Milan Kolka (CZ)
28. Ildikó Jánosi (H)
29. Beatrice Mattioli (I)
30. Janka Kostolná (SK)
31. Renátka Staňová (SK)
32. Ján Vajs (SK)