Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Korsiko

KAEST

Triglav

Bečva

Medzibodrožie

Denove Pupov

Bicikle al SES

Poludnica

Štrbské Pleso

Mongolio

Veľký Choč

Ĉantorio

ESO (EO)

ESO (SK)

Print. skiado

Veľký Javorník

Nepalo

Babia hora

Dubeň

Veľký Kriváň

Vojaĝo al Triglav

2018 Triglav

Komence de septembro 2018 kune kun samideano Mirek Dziedzic, aktiva membro de altmontara klubo, kun kiu mi ekkonatiĝis dum 101a UK en Nitra, mi vojaĝis al belaj Julia-Alpoj celante supreniri al Triglav (2864 metroj super marnivelo) - la plej alta montopinto de Slovenio.

Antaŭ kelkaj jaroj slovakaj samideanoj proponis al mi vojaĝi tien kune enkadre de la projekto „vizitu la plej altajn pintojn de Eŭropunio” sed bedaŭrinde tiam mi ne povis akompani ilin pro miaj devoj.

Triglav leviĝas inter la Vrata-valo en la nordo kaj la valo Velo Polje en la sudo. Sur la norda flanko, ekzistas pli ol 1000-metrojn alta muro, kies esplorado ludis gravan rolon en la disvolviĝo de slovena alpinismo. Proksime de la kupolo estas restaĵoj de glaĉero, tiel nomata Triglavski ledenik.

En la slovena Triglav signifas "Tri-kapa". Tamen kontraŭe al tio, kion oni povus supozi surbaze de la nomo, ĝi ne havas tri verticojn. Nur rigardante ĝin de iuj lokoj de la sudoriento, ekz. de Vodnikov Dom (1817 m), ŝajnas esti, krom la ĉefa pinto kaj la Malgranda Triglav (2725 m super marnivelo), ankoraŭ la tria pinto, kiu fakte estas la supro de la monto Rjavec (2568 m super marnivelo). La nomo Triglav estas ligita kun la mezepokaj slavaj kredoj, laŭ kiuj sur la supro de la monto estis la trono de potenca Trojano – dio pagana de akvo, tero kaj subteroj.

Triglav estis konsiderata simbolo de slaveco (t.e. komuna eco de hindeŭropaj gentoj, kiuj parolas slavajn lingvojn), tial en 1889 Jakob Aljaž (1845 - 1927), pastro, komponisto kaj grimpanto el proksima vilaĝo, aĉetis la supron de la monto, por ke ĝi restu en slovenaj manoj. Baldaŭ poste li starigis supre etan cilindran turon el metalo servantan kiel rifuĝejo kontraŭ la ŝtormo, tiel nomatan Aljažev stolp, malfermitan unue la 7-an de aŭgusto 1895. Nuntempe ĝin posedas la Slovena Aplinisma Asocio. La rifuĝejo similas laŭ formo al kosma raketo. Pastro Aljaž iniciatis ankaŭ konstruon de rifuĝejo sub la pinto de Triglav. Li iĝis konata pro konstruado de montaj kabanoj laŭlonge de la Juliaj Alpoj, kio instigis la disvolviĝon de montagado en la slovena teritorio. Li ankaŭ aranĝis plurajn vojojn por suprenirantoj, ebligante al pli da vizitantoj veni al la montopintoj. Danke al liaj klopodoj la Monto Triglav aperis kiel unu el la centraj simboloj de la slovena popolo. La unua verso de la patriotisma poemo "Oj, Triglav, moj dom" de Matija Zemljič, por kiu li komponis muzikon, estas gravurita en la Slovena 50-centa eŭromonero.

Alveninte lunde 3an de septembro al Mojstrana en la Nacia Parko de Triglav ni veturis ankoraŭ kelkajn kilometrojn preter la akvofalo Peričnik al la montara kabano Aljažev dom (1015m) en la valo Vrata, kie ni trankoktis.

La postan tagon frue matene ni ekiris al la pinto. Ĉar antaŭan tagon pluvetis la aŭstriaj turistoj, kiujn ni renkontis en la kabano, kaj ĝia dommastrino proponis, ke ni supreniru nur per la plej facila vojo t.e. pot ĉez Prag kvankam unue ni planis iri tra Tominškova pot. La nomo de la vojo verŝajne devenas de Fran Tominšek (1868—1943), advokato, grimpanto kaj montara organizanto, kiu en 1903 desegnis itineron el Vrata al Triglav (t.n. »T-ova pot«), aŭ de Stanko Tominšek (1895—1961), alia juristo kaj alpinisto.

Ni promenis ĉe karabenhoko-forma monumento omaĝa al partizanoj kaj ministoj, kiuj pereis tie dum la dua mondmilito (1944) kaj ni daŭrigis laŭ la riverujo de Triglavska Bistrica. Suprizis nin bele blanka koloro de la riverujo tra kiu sur kalkŝtonoj fluis kristalklara, travidebla akvo, en kelkaj lokoj en la montaro havanta belan lazuran (turkizbluan aŭ ŝmaragd-bluan) koloron. Je dekstra flanko ni preterpasis ŝtonegon kun reliefo de falanta alpinisto kaj lia martelo surskribita „žrtvam gora” – memortabulo omaĝa al viktimoj de la montoj.

Kiam komenciĝis rokoj, montriĝis, ke la kasko sur mia kapo savis mian vivon ĉar farante rapidan paŝon supren kaj samtempe tenante hokojn en la roko mi ne rimarkis elstarantan rokfragmenton, kiun trafis mia kapo. Poste ankoraŭ kelkaj ŝtonoj falis malsupren ĉe ni, verŝajne precipitaj de aliaj turistoj vagantaj tra la montaro.

Post kelkhora suprenirado ni venis al vojkruciĝo kun Tominškova pot. Ĉirkaŭ 20 minutojn poste ni jam estis en la malgranda sed komforta montara kabano “Staničev dom”, kie ni renkontis kelkajn slovenojn el la altmontara klubo de Ljubljana, kiuj ĵus venis tien per Via Ferrata Tominškova. Ili diris, ke la vojo estis senproblema pro sunplena vetero. Do, ni ekbedaŭris, ke ni ne iris tien. Laŭ surskriboj sur la ligna muro de la kabano, Valentin Stanič (1774 - 1847), kies nomon portas la gastejo, estis la unua slovena montargrimpanto, krom tio pastro, poeto, verkisto, tradukisto, instruisto kaj kultura aganto. Li mezuris la altecon de Triglav, publikigis unuan libron en la slovena en Gorizia kaj malfermis unuan slovenan librovendejon tie, krom tio agis por preventi kruelecon al bestoj. En la kabano ni manĝis bongustan bograĉ-gulaŝon kaj gustumis slovenajn bierojn Laško Zlatorog kaj Union.

Poste ni daŭrigis al la alia montara kabano „Triglavski dom ĉe Kredarica” (2515m), kiu troviĝas nur 1,5 horoj da piedirado de la Triglav-pinto, apud la pinto Kredarica (2541 m). Survoje ĉe la norda flanko blovis eta vento kaj videblis bela panoramo de la montaro. Antaŭtagmeze estis tie malpli varme ol en la suda parto, kie aero varmiĝis rapide kaj baldaŭ ni ekvidis nebulon ĉe kresto. Do, ni hastis al la gastejo por ne perdiĝi en la “aera lakto”. Alveninte tien posttagmeze ni jam estis lacaj kaj decidis ripozi tranoktante. En la kabano funkcias meteorologia stacio kaj ĉe ĝi du ventumiloj produktantaj elektron danke al ofte blovanta vento. Krom tio troviĝas tie kapelo dediĉita al sankta Maria la neĝa kaj surteriĝejo por helikoptero. Mi iom domaĝas, ke ni ne vizitis la kavernon Ivačičeva jama, situantan nur kelkdek metrojn for, pri kiu mi eksciis poste. La kaverno estis nomata laŭ la homo, kiu ĝin malkovris en 1961, tiam meteorologo Franko Ivačič. La teamo de esplorantoj ankaŭ trovis 130-metrojn longan kavernon, huffero-forman kun du enirejoj kaj pli grandan halon de falantaj rokoj interne, inkluzive de glacia platformo, kiu transformiĝas en krutan gliton al la dua enirejo.

En la kabano ni renkontis kelkdek diverslandajn turistojn. Je suda flanko mi ekvidis suprenirantajn kvar gejunulojn el Ĉeĥio, kiuj antaŭe vizitis belegan lagon Bled situantan inter Triglav Nacia Parko kaj Ljubljana. Dum vespera babilado ni ekkonatiĝis kun bulgaroj kaj mi menciis pri Rila-montaro kaj Musala-pinto, la plej alta en Bulgario, kiun mi vizitis antaŭ kelkaj jaroj kune kun samideanoj el Slovakio, Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Mirek provis ekinteresigi svislandajn gejunulojn pri Esperanto, menciante pri avantaĝoj de la internacia lingvo dum vojaĝado. Ni kune priparolis montaron en Svislando rigardante fotojn faritajn tie de mia konato (publikitaj rete) kaj poste denove renkontiĝis kun ili sur la pinto de Triglav.

Merkrede matene ni ekiris al la pinto, unue ĉirkaŭita de nebulo, kiu tamen poste preskaŭ malaperis. Apud la kabano kelkfoje surteriĝis helikoptero. Suprenirante al la pinto, irante ĉe kresto de la monto, mi trapasis rokan ponteton “baptante” (nomigante) ĝin la eta Pravčická brána ĉar ĝi ŝajnis al mi simila al tiu la plej granda natura roka ponto de Eŭropo, kiu troviĝas en la regiono nomata Bohemia Svislando en Ĉeĥio.

Alveninte al la pinto ni faris komunan foton ĉe raketo-simila Aljažev stolp kaj rigardis al ĉiuj flankoj de la mondo. Mi ekaŭdis turistojn parolantajn en la finna lingvo, alproksimiĝis al ili kaj kune babilis pri la skandinava montaro inter alie pri la finna pinto Haltiatunturi, la sveda Kebnekaise kaj la norvega Galdhøpiggen (la plej alta en Skandinavio), al kiuj mi supreniris antaŭ du jaroj. Mi kolektis kelkajn ŝtonetojn el la pinto de Triglav kaj enmetis ilin en mian poŝon por kunporti al la piramideto de vojaĝantoj ĉe la pinto Poludnica dum venonta vintra renkonto en Malaltaj Tatroj.

La monto Triglav estas la nacia simbolo de la slovenoj, ĝi aperas en la nacia flago kaj blazono. De tie venas legendo pri orkorna virĉamo Zlatorog, kiu nun estas konata biermarko. Tiu legenda figuro el la slovenaj Alpoj estis sovaĝa blanka virĉamo, kiu havis kornojn el oro kaj ĝardenon alte situantan, proksime de la montopinto. Lia tasko estis gardi trezoron kaŝitan. Kiam monavida ĉasisto intencis havigi al si la trezoron, li ŝteliris al la virĉamo kaj mortpafis la beston. El la sango tuj kreskis mirakla floro redonanta vivon al Zlatorog. Koleriĝinta Zlatorog mortigis la krimulon, detruis la ĝardenon kaj foriris. Poste neniu plu vidis la beston. La legendo ne mencias kio okazis pri la trezoro – eble ĝi daŭre estas kaŝita tie?

Ŝnurego estas unu el la plej fortaj simboloj en la montoj tra la tuta mondo ĉar ĝi kreas (formas) interligon de vivo, fido kaj amikeco inter grimpantoj. Laŭ la malnova slovena tradicio, ĉe la supro de la plej alta monto de Slovenio okazas inica ceremonio por tiuj, kiuj sukcesas atingi la pinton je la unua fojo: ĉiu “unufojulo” ricevas ceremonia-ran pugfrapadon per ŝnurego.

Tiu kutimo ŝajnas al mi iom simila al la t.n. pomlázka, populara en Ĉeĥio kaj Slovakio dum tempo de Pasko, kiam viroj delikate batas inojn per vipoj, memfaritaj el freŝaj, molaj branĉoj de saliko kaj dekoritaj per koloraj rubandoj. Vipante knabinojn, oni simbole transdonas al ili freŝecon kaj flekseblon de la juna printempa vergo. La vorto pomlázka devenas de la vorto pomládit, kiu signifas farigi pli juna.

Laŭ la afiŝo pendanta en la kabano, la monto Triglav estas rekonata kiel Paca Monto de Sri Chinmoy. Li dediĉis sian vivon al laboro por interna kaj ekstera paco kaj poste oni nomumis lin kandidato al paca kaj literatura Nobel-premioj. Inter la plej altaj montoj de la sep Alpaj nacioj Triglav estas la dua dediĉita al la monda paco. Paco-Floroj de Sri Chinmoy kunigas diversajn naturajn kaj kulturajn mejloŝtonojn, urbojn kaj landojn en la komuna aspiro krei pacan unueco-mondon.

Ni planis reveni al la valo Vrata dum la sama tago. Do, baldaŭ ni komencis malsupreniri. De malproksimo ni vidis sume kvar montarajn kabanojn: Dom Planika pod Triglavem (2401m), Triglavski dom na Kedarici (2515m), Dom Valentina Staniča (2332m) kaj en la valo apud intermonto Luknja verŝajne Bivak pod Luknjo (1480m).

Malsuprenirante ni aŭdis diverslingvajn salutojn ekzemple: Dobar dan en la slovena, Bonjour en la franca, Hallo en la aŭstrogermana. Videblis tie „luna pejzaĝo” formita de rokegoj, profundaj truoj en la roko sub piedoj, kaldronoj, pecetoj de eterna neĝo.

Plaĉis al mi bela montara naturo – antaŭ ĉio faŭno kaj floro: ekzemple flugantaj super la monta kaldrono apud la kabano kaj bele kantantaj la Alpaj flavbekaj montokorvoj (Pyrrhocorax graculus) laŭ aspekte iom similaj al merloj, la Korakoj (Corvus corax), la Alpoproneloj (Prunella collaris) - malgrandaj paserinaj birdoj kaj ĉamoj (Rupicapra rupicapra). Ĉe grandega roko sub miaj piedoj rapide forkuris iu besteto verŝajne la Alpa salamandro (Salamandra atra) aŭ muso sed baldaŭ malaperis sub ŝtono, do mi ne havis tempon por atente rigardi ĝin. Bele odoris la monta pino kaj aliaj koniferoj kiam ni promenis ĉe ili kreskantaj kelkcent metrojn sub la kresto. Ni preterpasis endemiajn florojn: la Alpan papavon (Papaver julicum) kaj violkoloran belfloron (Campanula cespitosa). Ene de kabano mi vidis prifotitan en la montaro la Reĝan aglon (Aquila chrysaetos) kaj la Taŭran kokon (Tetrao urogallus). Legante libron pri la montara naturo trovitan en la kabano, mi eksciis, ke vivas tie inter alie ankaŭ la Migra falko (Falco peregrinus), la Tetro (Tetrao tetrix), la Alpa lagopo (Lagopus mutus), la Nigra pego (Dryocopus martius), la Trifingra buntpego (Picoides tridactylus), la Bonazio (Bonasia bonasia), la Paserstrigo (Glaucidium passerinum), la Alpa leporo (Lepus timidus) kaj foje aliaj bestoj.

Estis sunplena vetero sed ne-tro-varme kaj preskaŭ neniu vento, do ni decidis reveni tra Via Ferrata pot Tominškova. Komence de la vojo estis pado, do ni facile promenis tien. Poste ĝi maldikiĝis kaj preskaŭ malaperis sed samtempe en la roko aperis hokoj kaj drato (similaj al tiuj konataj al mi de la Slovaka Paradizo), kiujn ni tenis permane aŭ uzis niajn ŝelkozonon kaj sekurigilon (mallongajn ŝnuregojn kun karabenhokoj) fiksitan al la drato. Tamen en kelkaj lokoj estis nur nuda roko, sen iu ajn hoko, kaj tie mi devis iri tre atenteme ĉe abismo, kelkcent metroj super la tero, uzante nur miajn piedojn kaj fingrojn por teni la rokon. Mi sukcesis trairi tiun malfacilan vojon danke al konsiloj de Mirek, sperta montara grimpanto. Kiam rokoj finiĝis, ĉirkaŭ 500 metroj super la valo Vrata, ni devis ankoraŭ malsupreniri longan vojon tra arbaro. Niaj piedoj jam doloris kaj la lakta acido produktiĝis en la muskoloj. Do ni iris malrapide, laŭ ofte-turniĝanta vojeto, faletante ĉe multnombraj arboradikoj, sed senĉese - por sukcese fini la vojon antaŭ la sunsubiro - ĝis kiam ni alvenis al seka riverujo pleniga de blankaj kalkoŝtonoj. Al la montara kabano Aljažev dom en la valo mi venis preskaŭ senviva sed feliĉa, ke mi atingis la montopinton kaj ĝuis belan naturon. Vespere ni aŭdis strigon, verŝajne la Noktuon (Athene noctua) promenante al la parkejo tra arbaro.

La dommastrino de la kabano madame Olga parolis multajn lingvojn kun alvenantaj turistoj kaj kiam ni estis forirantaj ŝajnis al mi, ke ŝi menciis ion pri Esperanto al sia kolegino Saŝa. Povas esti, ke aliaj samideanoj ĉeestis aŭ estis venantaj tien. Post unu monato kelkaj Esperanto-parolantoj certe renkontiĝos en Ljubljana - la ĉefurbo de Slovenio troviĝanta nur 100km for de Triglav - ĉeokaze de la konferenco de plurlingvoj-parolantoj planota tie.

Mi ŝatus iam reveni al Triglav Nacia Parko por esplori ĝin pli profunde kaj supreniri al ankoraŭ aliaj pintoj en la montaro de Julia-Alpoj.

Adam Wilkus
(17a septembro 2018)
Korektite 1a oktobro 2018

Vidu ankaŭ:

Triglav 2015 – raporto

Triglav 2015 – fotogalerio