Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Eliášovka

Eliášovka 2016

estas la plej alta monto en la montaro Ľubovnianska vrchovina kaj atingas altecon 1 023 m s. m. Ĝi estas la 21-a pinto, kiun slovakaj esperantistoj atingis plenumante la programon „Slovakaj montaroj“. La turisman ekskurson okazis 9. – 10. 7. 2016 kaj partoprenis ĝin el ESONO Žilina I. Morgošová kaj R. Staňová, el LEK Z. Misura, P. Rybín kaj J. Vajs.

Kanjono Jarabinský prielom

Nian ekskurson ni komencis sabate en la vilaĝo Jarabina apud la grek-katolika preĝejo (konstruita en 1809). Ĉirkaŭ la preĝejo kreskas ducentjaraj  kverkoj kaj en ĝardeno estas monumento dediĉita al herooj, kiuj mortis dum la Dua mondmilito. Sur la nomaro de herooj mankas nomo de Michal Strank, kiu certe estas la plej konata naskinto de Jarabina. Li estis ano de la Marista infanterio de Usono kaj li estas sur la mondfama fotografaĵo de soldatgrupo, kiu hisis usonan flagon sur insulo Iwo Jima (oficiale ĝi estas la insulo Iōto, japane: 硫黄島, Sulfurinsulo). La batalo de Iwo Jima estis la plej sanga en Pacifika milito. La insulo apartenas al la grupo de la Vulkanaj Insuloj en la Ogasaŭara-insuloj en Pacifiko. En la vilaĝo Jarabina dum nia ekskurso estis varme kiel en Pacifiko. Laŭ la turismaj signoj ni trairis la vilaĝon kaj daŭris tra freŝfalĉitaj herbejoj. Granda ŝtonminejo estis bona punkto por orientigo. Apud ĝi estas komenco de la kanjono Jarabinský prielom. La kanjono ne estas konata, eĉ ĝi estas tre interesa. Ni decidis iri en la kanjonon laŭ la fluo de la rivereto Veľký Lipník. Ĉie estis silento kaj grizlumo, kio signifis, ke baldaŭ alvenos pluvo. Post kelkaj metroj en la kanjono vere pluvis, sed ni daŭris paŝadon inter rokegoj apud la rivereto. La akvo modelis diversajn belegajn geomorfologiajn formojn. La kanjono ne estas longa. Post kelkaj dekoj de metroj ĝi estas netrairebla kaj turisma vojeto flankiĝas al alta dekstra bordo. Suben ni trairis la „ĝangalon“ kaj denove ni revenis al la rivereto. Nia provo grimpi kontraŭ la rivereto estis malsukcesa, ĉar ŝtonoj sen alpinismaj helpiloj ne estas atingeblaj. Kelkaj metroj fine de la kanjono estas ŝtonminejo. Simbola fino de nia mallonga turisma ekskurso estis en vilaĝa drinkejo, kie ni diskutis kun hejmanoj pri tempoj, kiam en la vilaĝo funkciis agrikultura kooperativo, kiu apartenis al la plej bonaj en Ĉeĥoslovakio.

Eliášovka kaj Zvir

Dimanĉe ni komencis supreniron en la vilaĝo Litmanová, en turisma loko nomata Fakľovka (700 m s. m.). Laŭ la flavaj turismaj signoj ni atingis post 30 minutoj la montpasejon Rozdiel (845 m s.m.). De tie ni daŭrigis laŭ bluaj signoj tra montodorso ĝis la montpasejo Gromadzka – Obidza (931 m s.m.). Nian celon – Eliašovka (1 021 m s.m.) - ni atingis post tri horoj. La pinto estas kovrita per arboj kaj mirteloj. Ciganoj ilin plukis kiel falĉdraŝmaŝinoj, kio ne plaĉis al posedantoj de la arbaro. Sur la pinto estas konstruita elrigardturo (15 m alta), de kie estas videbla panorama rigardo al montaroj Pieniny, Spišská Magura, Čergov, Levočské vrchy kaj Vysoké Tatry. De la pinto laŭ flava signo ni mal-supreniris al la sankta loko Zvir, kie dum nia alveno estis dimanĉa diservo. Ni prenis sanktan akvon el la fonto kaj tagmeze revenis al Fakľovka.

Origine ni planis supreniri ankaŭ al najbara monto Vysoké skalky en la montaro Pieniny, sed mankis la tempo.                                                                                         

J. Vajs