Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Impresoj el lando de nesubiranta suno

Skandinavio 2016

Ĉi-julie mi partoprenis montaran ekspedicion al Skandinavio okaze de projekto viziti plej altajn montopintojn de eŭropaj landoj. Ĉeokaze de mia vojaĝo kun granda plezuro mi renkontiĝis kun lokaj samideanoj.

Mi vojaĝas al la plej altaj montoj en diversaj landoj ekde kelkaj jaroj, kaj kune kun mia amiko, sperta montara vojaĝanto kaj kune kun samideanoj kun kiuj mi ekkonatiĝis unuafoje ĉeokaze de tradicia renkonto de vojaĝantoj apud pinto Poludnica en slovaka Tatry-montaro. Antaŭe mi supreniris i.a. al la plej altaj pintoj de Greklando (montaro Olimpo), Bulgario, Portugalio (vulkano meze de Atlantiko) kaj Pollando.

Ĵaŭde la 7-an de julio mi venis al Stokholmo kie mi renkontiĝis kun Soile, Ingvar kaj Fanny. Ni ĝuis tempon kune en apudmara kafejo (Fjällgatans kaffestuga, Fjällgatan 35) de kiu bone videblas panoramo de la urbo i.a. Skanseno ĉe proksima insulo. Fanny regalis nin per bongustaj ĉokoladoj kaj dolĉaĵoj. Ni ankaŭ gustumis svedan bieron kaj sukon de pomelo kaj interparolis pri multaj aferoj. Renkonto de ni ĉiuj okazis danke al Soile, kiu ankaŭ sciigis min poste pri kontaktebleco kun norvegaj samideanoj. Mi tranoktis ĉe Ingvar, kiu preparis bongustan saladon kaj mi proponis mian sanigantan miksaĵon de gratita pomo kaj kreno, kiujn ni gustumis kune. Ingvar interese rakontis pri sia promenado ĉirkaŭ Akonkagvo - plej alta montopinto de Amerikoj, al kiu antaŭ pli ol 70 jaroj supreniris E-vojaĝanto Tibor SEKELJ.

Antaŭ dek jaroj mi jam por mallonge vizitis Stokholmon kune kun Markéta kaj renkontis tiam Soile kaj Bengt, kiu montris al ni vizitindajn lokojn. Li kiel ĵurnalisto kaj taksi-ŝoforo bonege konas la urbon sed nun resaniĝas en hos-pitalo. Kvankam mi jam du foje vizitis Stokholmon ankoraŭ mi ne vizitis Vasa-muzeon kie troviĝas granda velŝipo. Espereble tio eblos venontfoje (tria fojo bonŝanca). Ĉi-jare komence de majo ni renkontis Fanny kaj Soile dum Sveda E-Kongreso okazinta en miljaraĝa urbo Gdansko ĉe pola marbordo. Dum nia renkonto en Stokholmo ni kune rigardis fotojn faritajn dum la kongreso.

Vendrede je la 8-a de julio kune kun tri geamikoj mi forflugis el Stokholmo al Kiruna, fama pro la plej granda en la mondo - minejo de fera erco, kiu kaŭzas la lokan magnetan anomalion. La urbo estas ski-feriejo, kie oni organizis plurfoje konkurojn de Mondpokalo pri landa skiado. Nomo de la urbo devenas de birdo Blanka lagopo, nomata "Giron" de Sameoj (la indiĝenaj loĝantoj de Norda Kaloto, troviĝantaj tie jam en prahistorio; nuntempe norda parto de Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio).

El Kiruna ni veturis posttagmeze per buso al Nikkaluokta (funkcias nur du busoj tie dum tago), de kie ni promenis 19 km longan vojon al montara kabano. Unu partoprenanto de nia ekskurso pro doloriganta piedo decidis resti en Nikkaluokta en tendo atendante nian revenon. Oni proponis al turistoj flugi de tie al la kabano per ruĝa helikop-tero, kiu estas uzata ankaŭ de tiulokaj laboristoj. Tio estis tenta propono, des pli multe ke ni havis sufiĉe pezajn dorsosakojn, sed multekostajn kaj ni preferis sportamaniere piediri tutan vojon kiel preskaŭ ĉiuj turistoj. Survoje mi renkontis saltantan leporon kiu estis formanĝanta verdaĵon. Ĉar post kelkaj kilomentroj mi eksciis, ke mi forgesis mian telefonon en Nikkaluokta, mi devis reveni kaj finfine mi ekiris al la montara kabano sufiĉe malfrue ĉar antaŭ deka horo vespere, supozante, ke mi devos tranokti survoje kiam fariĝos malhele (mi havis etan matracon kaj varman dormosakon). Tamen, kia surprizo! Tutan nokton estis taghele! Ja ni jam troviĝis malantaŭ polusa cirklo kie somere estas blankaj noktoj ĉar suno fakte neniam subiras. Do mi malrapide daŭrigis promenadon kun mia sufiĉe peza dorsosako sekvante miajn geamikojn kaj finfine mi venis al gastejo (STF Kebnekaise Fjällstation - Svenska Turistföreningen) ĉirkaŭ 4a horo post noktomezo. Ĉar oni fermis enirejon al la gastejo kaj ekpurigadis ĝin, tiam mi atendis ekstere ĝis la 6-a horo matene kiam ĉiuj jam estis permesataj eniri por aĉeti matenmanĝon. Antaŭe mi planis ripozi en lito post longa promenado. Tamen, ĉar laŭ veterprognozo vendrede oni prognozis sunplenan veteron kaj dum venontaj tagoj kontraŭe pluvon, do post matenmanĝo mi decidis tuj provi supreniradon al Kebnekaise (Giebnegáisi en samea lingvo) - la plej altan montopinton de Svedio - kune kun geamikoj, kiuj tranoktis en la gastejo. Ni lasis pezaĵojn en la gastejo. Vojo estis longa kaj sufiĉe laciganta sed plezuro kiam ni venis al la pinto estis granda. Dum supreniro al la pinto ni renkontis paŝtantajn boacojn kaj turistojn el diversaj landoj. Sur suda pinto kuŝas glaĉero kovrira per neĝo (vertico Sydtopen) de kiu dum bona vetero videblas bela ĉirkaŭaĵo i.a. najbarajn pintojn kaj valojn. Ni devis esti atentemaj ĉar tre proksime al la glaĉero troviĝas abismo kaj vetero ofte ŝanĝiĝas en la montaro - baldaŭ venis nebulo. Ĉe la monto estis sufiĉe varme, tamen verŝajne pro proksima neĝo, temperaturo ŝajnis malkreski. Revenante anstataŭ promeni tra profunda neĝo same kiel aliaj turistoj ni glitis kelkcent metrojn malsupren sur neĝ-kovrita glaĉero sidante (parte sur dorse) simile kiel sur sledoj. Tio estis amuza afero, tamen poste mi trovis iom da neĝo en miaj ŝuoj, kiu rapide ŝanĝiĝis al akvo. Ĉar fariĝis iom malpli varme kaj mi bezonis promeni ankoraŭ longan vojon reen sed mankis sekaj ŝtrumpetoj (kial mi ne prenis ilin?) do mi produktis piedĉifonojn pere de mia tranĉilo el mia malnova T-ĉemizo, kiun mi havis en mia eta dorsosako. Ili bone anstataŭigis malsekajn ŝtrumpetojn kaj varmigis miajn piedojn. Antaŭe preparita varma teo en termobotelo kaj eta manĝaĵo donis al mi forton bezonatan por reveno. Revenante mi jam estis laca, tamen sufiĉe forta. Iam mi partoprenis kurson por montaraj savantoj danke al kiu mi scias, ke eĉ se pro lacigo oni fizike malfortas tamen via psiko estas en bona stato kaj vi estas preparita por longa vojo do vi venos tien, kien vi planas. Mi daŭrigis promeni malrapide rigardante tre atenteme al la vojeto apud miaj piedoj, plenplena da ŝtonoj. Ĉe malsupra parto de la monto fluas multaj riveretoj kies pura malvarma avko refreŝigis min.

Estinte ankoraŭ en Nikkaluokta, unu juna japanino nomata Yukon, demandis min kaj aliajn preterpasantojn, ĉu ni hazarde ne vidis ŝian amikon, kun kiu ŝi venis per aŭtobuso vespere, sed poste li malaperis. Mi promesis al ŝi demandi pri li en montara gastejo sed neniu sciis pri li tie kaj oni eĉ proponis al mi, ke la japanino alvoku al help-numero 112. Tamen, iom pli poste suprenirante al la montopinto mi renkontis junan japanon, descendantan el la monto, kiu konfirmis, ke li konas la knabinon sed li diris - stulte ridetante - ke li pensis, ke ŝi venos kun aliaj al la gastejo. Mi postulis, ke li tuj alvoku al ŝi, ĉar ŝi estis tre maltrankviligita. Li respondis, ke lia japana telefona numero ne funkcias tie. Do mi diris al li, ke tuj post reveno al montara gastejo li sciigu per telefone homojn en Nikkaluokta, ke li vivas kaj estas sana. Verŝajne li poste faris tion sed... post ĉirkaŭ 30 minutoj de daŭra suprenirado al la pinto mi ekvidis blankan helikopteron de policio, kiu kelkfoje rondveturis super mia kapo verŝajne provante kontakti min. Tamen mia telefono bedaŭrinde ne funkciis tie kvankam mi havis aktivan poŝtelefonan "moviĝeblon" (anglalingve "roaming") kaj ne eblis kontakti ilin. Pro multaj ŝtonoj kovrantaj la monton helikoptero ne povis surteriĝi tie. Do mi nur provis komuniki montrante korposignojn. Poste mi eksciis de alia partoprenanto de nia ekskurso, kiu restis en Nikkaluokta, ke policanojn kontaktis li ĉar li ankaŭ provis helpi al la japanino, kaj li klarigis al ili, ke mi renkontis la perditan malrespondeculan japanon en montaro sed ili bezonis pliajn detalojn por fermi la kazon.

Mi kaj mia malplijuna amiko kun sia edzino sukcese venis al la pinto kaj poste malsupreniris el la monto. Tamen, proksimiĝante al la montara gastejo, mia amiko, kvankam estante sperta montara vojaĝanto, kiu vizitis jam multajn montopintojn en kelkdek landoj, hazarde stumblis sur ŝtono, falis surteren kaj bedaŭrinde vundiĝis sian ŝultron (brakon). Verŝajne la ŝtono estis glata kaj glitiga. En gastejo oni decidis alvoki al kuracisto, kiu venis per flava ambulanca helikoptero kaj prenis mian amikon al malsanulejo en Gällivare (ĉar en plej proksima malsanulejo troviĝanta en Kiruna oni libertempis) kie li ricevis nepran kurachelpon kaj venontan tagon jam povis reveni al ni. Tamen, pro bezono de rehabilitado li decidis baldaŭ reveni hejmen kun sia edzino. Li esperas veni al Skandinavio ankoraŭ foje eble venontjare por viziti alian montaron. La kurachelpo estis pagita de lia asekuro. Kune kun lia edzino kaj dorsosakoj mi revenis al Nikkaluokta. Por kapti posttagmezan buson al Kiruna ni prenis - kune kun aliaj turistoj - boaton ĉe survoja kelkkilometroj-longa lago. Danke al tio ni pli rapide venis al Nikkaluokta. Ni tranoktis en Kiruna kaj dum venonta tago lunde la 11-an de julio kune kun mia amiko kaj lia edzino mi ankoraŭ vizitis Jukkasjärvi apud Kiruna kie ni eksciis multajn interesajn faktojn pri Sami-popolo en vivanta muzeo kun boacoj kaj skanseno. Sciindas, ke vintre en la vilaĝo funkcias hotelo farita el glacio. Poste ili forveturis hejmen. Alia partoprenanto de la ekskurso ankaŭ bezonis ŝanĝi sian vojaĝplanon. Li forveturis pli frue al Norvegio (lando kies nomo signifas vojon al Nordo) kaj poste hejmen.

Ĉar mi havis ankoraŭ unu semajnon de libertempo rezervitan en laborejo, mi decidis daŭrigi vojaĝon prefere kun aliaj vojaĝantoj renkontitaj survoje. Marde je la 12-a de julio mi venis al norvega Narvik, verŝajne plej norda urbeto kiu havas fervojan linion, serĉante E-memorŝtonon starigitan tie okaze de renkonto de 125 samideanoj el 15 landoj post 26-a UK okazinta den Stokholmo en 1934 jaro, priskribitan en dokumento “Monumente pri Esperanto”. Mi trovis ĝin bele dekoritan de apude kreskantaj floroj en parko apud fervoja stacidomo. Vintre la urbo estas populara ski-feriejo. Ĉeokaze de mia vizito al Narvik mi venis al pinto de proksima monto Linken de kiu bone videblas ĉirkaŭaĵo. Ĉe la monto funkcias kablotramo. Somere dum blankaj noktoj ĝi funkcias ĝis unua horo post noktomezo. Alveninte kun aliaj turistoj al supra kablotramstacio antaŭ noktomezo mi unue gustumis sukon en tiuloka restoracio, sed poste decidis supreniri al ŝtonkovrita pinto laŭ ruĝa signo. Ĉe la pinto staras granda anteno. Tio estis sufiĉe longa vojo kvankam unuavide ŝajnis esti mallonga. La monto estas vizitinda pro bela panoramo. Ĉar mi venis tien jam malfrue, do la tramo baldaŭ ĉesis funkcii kaj mi devis reveni al submonta hotelo perpiede. Feliĉe estis hele - suno videblis tutan tempon ne nur dum noktomezo. Ĉeokaze mi "malkovris" interesan kavernon apud vojo kaj dometojn faritajn el ligno kun greso sur tegmento kaj Tipi-tendojn kiuj verŝajne apartenas al Sami-popolo. Bele aspektis nebuloj aperantaj sube post noktomezo.

Ni planis viziti ankaŭ insularon Lofotoj kaj urbon Tromsø kaj ĉeokaze renkonti lokajn samideanojn sed dum somero ĉiuj ferias kaj ili forveturis. Kaj fakte ĉefa celo de la vojaĝo estis vizito al montaroj. Espereble venontfoje mi venos tien kaj ekkonatiĝos kun lokaj esperantistoj.

Dudek sep jaroj antaŭe dum aŭtuno pro granda magneta ŝtormo super Eŭropo mi vidis nordajn (polusajn) lumojn en montaro de Pollando, kio estas unika afero en tiu latitudo. Tiu bela optika fenomeno okazas ofte en Skandinavio dum vintro. En pola montaro mi vidis ankaŭ dum frosta mateno haloajn fenomenojn de lumo - kvin sunoj formantaj krucon kaj cirklon (unu supre, unu malsupre, unu dekstre, unu maldekstre kaj unu en la mezo). Mi ŝatus ankoraŭ ekvidi per miaj okuloj la Sunojn ŝajnajn - alian naturan fenonomenon de optiko, foje nomatan parhelio, kiun laŭ mia scio eblas vidi nur en Skandinavio. Tio estas multaj sunoj je linio de horizonto. Sur unu poŝtkarto mi vidis foton de 13 sunojn! Sed ĉu vere videblaj samtempe? Aŭ tio estis unu suno fotita je diversaj horoj? Raita “Saliko” pensas, ke la 13 sunoj sur la poŝtkarto verŝajne estas nur maniero montri la "itineron" de la suno en somernokto, kiam ĝi nur tuŝetas al la horizonto kaj poste releviĝas, sen vere subeniri. Tamen iu klarigis al mi, ke la fenomeno de la Sunoj ŝajnaj vere povas okazi (kvankam ege malofte) danke al la fakto, ke dum senventa (trankvila) kaj frosta (malvarma) vetero akvovaporo en la aero pendas en formo de etaj glacikristaloj kaj tiam ĉe grandaj finnaj (aŭ ĝenerale skandinavaj) altebenaĵoj oni povas observi multiplikitajn Sunojn poziciigitaj laŭ la horizonto. Tiu tipo de „parhelium” videblas en la malalta pozicio de la Suno, kiam multe da glacikristaloj, en formo de prismo, estas aranĝitaj en la aero tiumaniere, ke iliaj ĉefaj aksoj estas en la vertikala pozicio - ili falas kiel paraŝutetoj. En tiu kazo, la plej brila lumo post refrakto eniras la okulon de observanto ĉe angulo de 22 gradoj elirante el facetoj de la kristaloj, kiuj estas aranĝitaj vertikale. Tio kreas lumon sur ambaŭ flankoj de la vertikalaj kolumnoj, en iuj lokoj speciale brila, donante la iluzion de la Suno ŝajna. Tamen, la cirkla halo videblas multe pli ofte ol horizont(al)aj ŝajnaj Sunoj, ĉar senorda aranĝo de glacikristaloj estas multe pli verŝajna ol aranĝo ordigita.

Mi ŝatas vojaĝi al montaro i.a. pro beleco de tiea naturo kaj eksterordinaraj fenomenoj, kiu okazas tie. Alia fenomeno de lumo, kiun eblas ekvidi en montaro, estas Brocken-arko aŭ monta fantomo. Ĝi estas ega kaj granda ombro de observanto, ĵetita sur la supra surfaco de nuboj kontraŭ la suno. La kapo de la figuro ofte estas ĉirkaŭita de la brilantaj aŭreolo-similaj ringoj de gloro – t.e. koloraj ringojn de lumo kiuj aperas rekte kontraŭ la suno kiam sunlumo renkontas nubon faritan de akvogutetoj je unuforma-grandeco. La fenomeno povas aperi en ajna nebula monto aŭ flanko de nubo, eĉ kiam vidita el aviadilo, sed la oftaj nebuloj kaj malalteco de la Brocken-pinto en la Harz-montaro en Germanujo, kreis lokan legendon de kiu la fenomeno prenis sian nomon.

Antaŭe mi planis supreniri ankaŭ al Haltiatunturi (Háldičohkka en samea lingvo) - la plej alta montopinto de Finnlando 1 328 metroj super maro (plej alta parto de la monto je alteco 1 365 m s.m. troviĝas ĉe norvega flanko; tamen lastatempe mi eksciis, ke estraro de Norvegio planas donaci tiun-ĉi pinton al Finlando okaze de ĝia baldaŭa jubileo, sed pro malbonŝanco de mia amiko, kiu ankaŭ volis veni tien kaj nun ne povis pro la akcidento, mi ŝanĝis miajn planojn. Verŝajne ni supreniros al la monto alifoje. Povas esti, ke venontsomere. Mi decidis, kondiĉe, ke vetero estos bona kaj, ke mi iros kune kun aliaj, ĉi-foje viziti ankoraŭ Galdhøpiggen - plej altan montopinton de Norvegio (fakte de tuta Skandinavio) 2469 altan, kiu troviĝas en nacia parko Jotunheimen (t.e. Domo de Gigantoj). En la parko estas 17 pintoj altaj pli ol 2000 metroj. La dua plej alta pinto, kiu troviĝas proksime estas Glittertind kies roko finas je alteco de 2452 metroj sed ĝi estas kovrita de glaĉero ĝis alteco de 2464 metroj.

El Narvik mi vojaĝis per buso al Fauske (parton de vojo, la buso estis transportita per ŝipo kaj poste veturis tra tuneloj en montoj) kaj poste per trajno mi veturis al Trondheim. Iom mi estis surprizita de alta kosto de vojaĝbiletoj pere de trajno kaj busoj en Skandinavio kaj la fakto, ke unu tago antaŭe eblas aĉeti ilin multe malplimutekoste. Domaĝe, ke mi ne sciis tion pli frue. Oni lernas dum tuta vivo... En Trondheim mi vizitis inter alie belan mezepokan katedralon faman pro eksterordinara katedralo, malnovan ponton, vidis belajn multekolorajn domojn ĉe rivero kaj vizitis historian fortifikaĵon Kristiansten Festning, kie okazis grava batalo kaj de kiu bone videblas tuta urbo. Mi renkontiĝis en Trondheim kun norvegaj samideanoj Jardar kaj lia edzino Judith en itala restoracio. Manĝo tie estis bongusta! Ili interese rakontis pri tiu bela urbo. Ĝi nepre bezonas pluan esploradon kaj mi volas reveni tien kiam mi havos pli multe da tempo. Plaĉis al mi eta lifto por biciklistoj por faciligi alvenon al surstrata monteto ĉe kiu troviĝas la fortikaĵo. Helpe de la samideanoj mi aĉetis tie en librovendejoj bonajn mapojn de Jotunheimen kaj Galdhøpiggen kaj ankaŭ ĉenojn por miaj montaraj ŝuoj en la kazo, ke mi bezonos supreniri sur glaĉero. Vizitinda estas proksima insulo Munkholmen, kies nomo en norvega lingvo signifas “insuleton de monakoj”. La insuleto, nuntempe populara turisma loko, servis en pasinteco kiel loko de ekzekuto, monaĥejo, fortikaĵo, malliberejo, kaj dum lasta milito kiel kontraŭaviada kanono-stacio.

Dum nokta tamen taghela tempo mi daŭrigis vojaĝon per buso al montara urbeto Lom, kien mi venis frue matene kaj poste per alia buso al montara kabano Spiterstulen. En Lom situas unu el unikaj belaj mezepokaj bastonpreĝejoj konstruita el ligno kun drakosimilaj dekoraĵoj ĉe tegmento kaj krome multaj vendejoj kaj servejoj ofte bezonataj de vojaĝanto ekzemple nutraĵvendejo, sporta vendejo, turisma informejo, apoteko, polico kaj aliaj. Alveninte al Spiterstulen mi supreniris kune kun turistoj i.a. du virinoj el Finnlando, kiuj ekloĝis sub tendo malantaŭ proksima rivero. Valo de la rivero estas tre bela sed ni iris alidirekte. Sur- voje al la monto ni renkontis ŝafojn kun sonoriloj. Antaŭ la pinto mi rimarkis en malproksima dekstro kelkdek homojn marŝantaj sur neĝkovrita glaĉero ansermaniere unu post la alia kaj tenataj ŝnuron. Ili revenadis el Galdhøpiggen al montara gastejo Juvasshytta, kiu troviĝas apud lago. Alveninte al la pinto, tra du aliaj pintoj kovritaj unue de verdeco kaj poste de ŝtonoj aŭ blanka neĝo, ni ĝuis rigardon al najbaraj pintoj en la nacia parko (el kiuj 17 estas pli altaj ol 2000 metroj super maro) kaj mi ripozis en funkcianta bufedo ĉe la pinto. Eblas tie aĉeti varman akvon, teon, kafon aŭ supon kaj – danke al sunbaterio instalita sur muro ekstere – eĉ uzi sendratan Interreton. Revenante kune kun Norveganoj ni kelkfoje ĝuis sledon sur blanka neĝkampo. Mi rimarkis ruĝkolorajn spurojn kiuj aspektis kiel sango. Ĉu murdo okazis tie? Ĉu iu luktado? - mi demandis. Iu klarigis, ke tiu koloro estas kaŭizita de iuj organismoj en aero, kiuj falante surteren farigas neĝon ruĝkolora. Interese, ĉu ne? Tre plaĉis al mi montaro pro bela vido, freŝa aero kaj naturo. De malproksime mi vidis multajn akvofalojn.

Mi estis tre bonŝanca venante al la montaro dum kiam estis bona vetero. Miaj amikoj diras, ke ŝajne mi havas specialan Dio-benon, ke preskaŭ ĉiam akompanas min bona vetero. Pro kio kompreneble mi ĝojas. Tamen, venontan tagon jam ekpluvis, do suprenirado al aliaj pintoj fariĝis tro malfacila kaj eĉ danĝera, do post malsupreniro kaj ripozo en agrabla gastejo mi decidis vojaĝi suden al Oslo. Pli malpli duonvoje el inter Lom kaj Oslo troviĝas Lillehammer kie okazis vintra Olimpiko. En Oslo atendis min samideano Douglas kun kiu ni promenis apud Parlamento, Nacia teatro, Urbodomo, bela parko, haveno kaj finfine vizitis lokan klubejon kie li kuiris bongustan supon el legomo. Ni gustumis ĝin kun long-freŝa pano nomata "arbohakanto", kiun mi kunportis el mia lando. Dimanĉe mi vizitis muzeon de Vikingoj kaj renkontis Asbjorn, kiu vizitis nin antaŭ du jaroj en Krakovo. Mi volis viziti ankaŭ Kon-Tiki muzeon sed jam mankis tempo. Danke al helpo de samideanoj el Oslo, mi sukcesis ĝustatempe veni al flughaveno kaj kapti aviadilon al Stokholmo kaj poste alian al Krakovo. Ili konsilis al mi aĉeti tipe-norvegan brunan fromaĝon nomatan Gudbrandsdalsost kiel donaco por miaj gefamilianoj, kiun ni nun gustumas. Douglas donacis al mi kelkajn numerojn de revuo „Norvegio – Informoj” eldonita de la Reĝa Norvega Ministerio de Eksteraj Aferoj, i.a. tekstoj pri La Laponoj de Norvegio kaj ilia historio, La fostokirkoj de Norvegujo kaj pri verkisto Henrik Ibsen. Iam mi ŝatus viziti ankoraŭ belajn fjordojn de Norvegio ekzemple apud Bergen kaj naturparkojn ankaŭ en aliaj skandinaviaj landoj.

Hejmen mi revenis dimanĉe ĉirkaŭ noktomezo (estis jam malhela nokto je tiu-ĉi latitudo).

Vojaĝante per aviadilo oni ne rajtas preni ujon kun gaso por turisma gaso-kuirilo. Je feliĉo en vizititaj skandinviaj urboj ni vidis multajn sportajn vendejojn, ekzemple INTERSPORT, kie eblis aĉeti gaso-ujon. Tamen, ĉar pro limigita tempo aŭ vetero oni foje preferis dormi en montara kabano aŭ alia tranoktejo anstataŭ en tendo, do tiam tre utila estis ankaŭ eta turisma elektra bolkruĉo, kiun ni prenis al tiu vojaĝo.

Sciindas, ke tendumado estas populara en Skandinavio. Ŝajne danke al neskribita leĝo t.n. "la rajto de ĉiuj homoj" aŭ "la rajto de libera vagado", alinome ĝenerala rajto aliri certajn publikajn kaj privatajn teritoriojn por distro kaj ekzerco, laŭ kiu oni rajtas tendumi preskaŭ ĉie kompare al aliaj landoj. La leĝo estas aplikebla en Norvegio (norvege nomata Allemannsretten), Svedio (svede Allemansrätten) kaj Finnlando (fin. Jokamiehenoikeus) dirante, ke ĉiu persono rajtas kontakti kun naturo. Ĝi derivas de la kredo, ke homo estas integrita parto de naturo kaj civilizacio devas kunekzisti kun naturo kaj ne konkurenci. Surbaze de tiu-ĉi leĝo, ĉiu persono povas ĝui la arbarojn, ambaŭ publikajn kaj privatajn, kolekti en ili fungojn, berojn, florojn, marŝi en la montoj, naĝi en riveroj aŭ lagoj. Turistoj povas tendumi ĉe preskaŭ iu ajn loko, inkluzive de privata proprieto, kondiĉe ke ilia ĉeesto ne ĝenas iun, kaj ne invadas la privatecon de la posedanto de la tero. Oni rajtas libere resti dum unu nokto. En la kazo de pli longa restado oni postulas la konsenton de la terposedanto. Kampadejo povas troviĝi je almenaŭ 150 metrojn for de la plej proksima domo aŭ loĝejo (verŝajne ankaŭ de strato). En la arbaroj kaj ilia najbareco oni malpermesas bruligi fajron en la periodo ekde 15 aprilo ĝis 15 septembro. La uzo de tiu rajto postulas respekton por naturo kaj aliaj personoj. Estas neakceptebla dislasado de rubaĵoj aŭ detruo de la - tre valora por la skandinavoj - naturo.

En ambaŭ sveda kaj norvega ĉefurboj (Stokholmo, Oslo) oni kaptis mian atenton surmuraj reliefoj kaj skulptoj de bestoj ĉar multaj similaj troviĝas ankaŭ en mia urbo – Krakovo. Mi havas bonajn impresojn kaj multon mi lernis danke al tiu mallonga vojaĝo. Aparte feliĉa mi estas pro sukcesa supreniro al belaj montopintoj kaj ekkonatiĝo kun simpatiaj samideanoj. Nun mi jam revas pri venonta vojaĝo al montaro.

Adam Wilkus