Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Zlatý stôl – Ora tablo

Zlatý stôl 2016

En ĉiu lando ekzistas popularaj kaj malpli popularaj montaroj kaj montoj. En Slovakio la vicon de la plej popularaj montaroj gvidas Tatroj kaj Fatroj. El la plej popularaj montoj mi mencios nur Kriváň, kiu estas nacia pinto de slovakoj. Sed ekzistas multaj montaroj kaj montoj kiuj estas interesaj, sed flanke de turistoj malmulte vizitataj. Al ili apartenas la montaro Volovské vrchy kun sia la plej alta monto Zlatý stôl. Ĝia alteco 1.322 m s.m. estas kaŭzo, ke ĝi estas envicigita en la turisma programo de slovakaj esperantistoj „La plej altaj montoj en Slovakio“, ĉar en la programo estas 33 montoj, kiuj estas la plej altaj en la unuopaj montaroj kaj atingas supermaran altecon pli ol 1.000 metroj super maro. Por la programo kiel gvidilo servas la libro de František Kelle: Najvyššie vrchy Slovenska.

Nun la programo estas en la lasta triono. Kiel 24-a monto en la vico de jam atingitaj montoj estis Zlatý stôl, sur kiun esperantistoj grimpis la 23-an de oktobro 2016. La supreniron fakte komencis jam sabate posttagmeze, kiam nia grupo vojaĝis al la civito Švedlár. Neniu el ni sciis ion pri la vilaĝo kaj kompreneble neniu ĝin antaŭe vizitis. La vilaĝo havas riĉan ministan historion. Germanaj koloniistoj ĉi tie dum kelkaj jarcentoj laboris en minejoj en ĉirkaŭaj montaroj kaj elfosadis diversajn metalojn. La lasta centjaro jam neekzistas minejoj kaj multaj loĝantoj elmigris eksterlanden. Origine la plej granda parto da vilaĝanoj grupiĝis el karpataj germanoj kaj nun 70% estas ciganoj. Centro de la vilaĝo havas karakterizan germanan minejan arkitekturon kaj aliaj partoj konsistas el domoj konstruitaj post la 2-a mondmilito kaj el nuntempo. Ni loĝis en la domo, kiun posedas Karpat-germana asocio. Ĝia loka prezidantino Gabriela Ivančová proksimiĝis al ni la vilaĝan historion, agadon de karpataj germanoj kaj diris pri poetisto naskiĝinta en la vilaĝo Franz Ratzenberger (1863 - 1930). Same kiel pri la vilaĝo ni sciis nenion pri la poeto. Danke al sinjorino Ivančová ni eksciis, ke li estis evangelia pastro en Spišská Belá (kie li estas entombigita), ke li verkis pli ol 250 poemojn dediĉitaj al sia naskiĝvilaĝo, vilaĝanoj kaj familianoj. Rekte antaŭ la asocia domo apud la evangelia preĝejo estas lia memorŝtono. La vilaĝo estas senglore konata danke al „eŭropa necesejo“, kiu estis en slovakaj amaskomunikiloj ofte prezentita kiel malbona manipulado kun eŭropaj fondoj. Junuloj el la vilaĝo havas pri mencio de la necesejo nur humoron, ĉar ĝi ne funkcias kaj estas tutslovaka media stelo.

Dimanĉe matene ni per aŭtomobilo vojaĝis al apuda vilaĝo Stará voda, kie ĉe la tombejo komencis nia paŝado. La vojeto per bluaj turismaj signoj gvidas rekte al la monto-dorso tra arbaroj, kiuj estas en malbona stato, ĉar ili estis elhakitaj aŭ ruldifektitaj. Tiujn, kiujn restis, mortigis insektoj. Malĝoja rigardo. Ĉie estis multe da akvo, ĉu en riveretoj, marĉoj aŭ en marĉetoj. Ni iris sub la montopinto Drahov (1.136 m) kaj apud plua pinto Kobyliar (1.271 m) ni atingis monto-dorson. De tie nia paŝado estis agrabla ĝis la pinto de Zlatý stôl. Al la pinto ni iris proksimume tri horoj. La pinto estas ebenaĵo kun maldensa arbaro. Sur la pinto estis torso de estinta ĉeĥoslovaka Unueca trigonometria reto reprezentanta de kelkmetra betona kolono. Sur du sekaj arboj estas samaj turismaj informoj, certe por bona memoro de vizitintoj.

Ni malsupreniris laŭ elpensaĵo de Ivetka. Komence ni daŭrigis per la blue signita vojeto. Apud ruinigita montara kabano ni flankiĝis al valeto situanta okcidente de la monto-dorso. Malsupreniro estis malfacila, kruta deklivo estis plena da elhakitaj pecoj de arbaroj, altaj sekaj herboj, diversaj arbustoj kaj sube estis akvo kaj koto. En la valeto estis arba vojo, sed tute en mizerega stato kaj de loko al loko ĝi ne estas vojo, sed fluejo de vivega montara torento. Post duonhora malagrabla paŝado ni atingis ĉefan valon, kiu nomiĝas Staorovodská dolina. Ĝi estas bela kaj longa. Tra ĝi kondukas asfalta vojo, kiu estas sen akvo kaj koto, sed monotona. Unu horo de rapida marŝado kaj ni estis en la vilaĝo Stará voda apud nia aŭtomobilo. Niaj piedoj estis malpuraj kaj lacaj. Eta rivereto kun malvarma sed pura akvo estis por ili bona refreŝigo. Revenante hejmen ni paŭzis en restoracio apud la urbo Svit, kie ni taskis nian supreniron.

En la programo el 33 montoj restis 9. Bone estus, se ankaŭ vintre ni atingos pluajn pintojn.

J. Vajs