Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Madagaskaro – la ruĝa insulo

I-a parto

Enkonduko, Antananarivo, Móric Beňovský, Antsirabe

Skribis J. V. Habán kaj lingve kontrolis M. Neubeler

2016 Madagaskar I.

 

Vojaĝi al la kvara la plej granda monda insulo – Madagaskaro – mi rekomandas nur al homoj, kiuj:

- ŝatas vojaĝi,
- sopiras pri aventuroj,
- amas homojn sen konsidero de ilia socia situo,
- estas ĉiomanĝantoj kaj ne estas manĝelektemaj,
- ne havas dolĉan sangon (por ke ili ne farus insektvarbilo),
- ne estas elhantitaj el libroj, artikoloj kaj diplomataj informoj (ĉefe francaj) pri la insulo,
- akceptas trafikon en la insulo,
- ne havas koloniismajn genojn,
- kapablas kompreni vivstilon de hejmanoj,
- preferas tropikan varman veteron ol novembran veteraĉon en Žilina,
- ŝatas bestojn,
- scias, ke ne ĉiu vizitanto ricevos malarion kaj rabion,
- soifas ekkoni belegan naturon.

Estas ĝenerala kono, ke sur la Tero jam ĉio estis malkovrita kaj jam ĉie iu estis. Tio estas nur parta vero, ĉar mi ne estis en multaj anguloj de nia belega planedo. Pro tio mi kaj aliaj vojaĝantoj deziras ekkoni homojn kaj iliajn landoj, por ke ni pli bone komprenus la mondon. Kompreneble, ke estas multaj homoj, kiuj decidis vojaĝi post reklamo de vojaĝagenturoj kaj ne scis kial ili vojaĝas. Danke al individuaj organizantoj vi povas vojaĝi ekster oficialaj vojaĝagentejoj. Tiun feliĉon havis nia vojaĝgrupo, kiu la 13-an de novembro 2016 flugis el Budapeŝto tra Instanbulo kaj Maŭricio al la ĉefurbo de Madagaskaro – ANTANANARIVO, kiun hejmanoj nomas TANA. La internacia flughaveno Ivato ne estas granda kaj rekte en ĝi ni ricevis vizojn kontraŭ 27,- €. Nia hejma gvidanto Dr. Richard Jean Rakotobe nin atendis kaj invitis kun boteloj de originala bongusta vanilina rumo. Vojaĝante al la hotel oni vidis nuntempan vivon en la insulo. Tre multajn homojn (en la insulo vivas 22 milionoj da homoj), grandparte junajn, tre densan trafikon, azian arkitekturon, kie estas miksitaj domaĉoj de malriĉuloj kun vilaoj de riĉuloj, surstratan vivon, multegajn vendejojn kaj vendistojn (oni parolas, ke en Madagaskaro estas pli multe vendistoj ol aĉetantoj), surstratajn manufakturojn kaj metiejajn specialistojn, fierajn bankojn, tropikajn kreskaĵojn, mankatan kanalizon – ĉio estas kiel en Azio, nur geografie ĝi apartenas al Afriko. La kompareco kun Azio ne estas hazardo, ĉar origine loĝantoj devenas el Indonezio, al la insulo ili alvenis komence de nia epoko kaj poste alvenis kelkaj gentoj el Afriko. Tuj momente, kiam ni haltis apud la hotelo Sole, aperis kelkaj srtatvendistoj kaj trotuarumis siajn varojn. Blankuloj, kiuj ĉi tie nomiĝas vazo, estas por hejmanoj simbolo de riĉeco. Post longa flugvojo ni vespermanĝis en bela restoracio de la hotelo Chalet des roses tradician manĝadon – biftekon el zebuo. Tiam mi ne sciis, ke en ĉiuj restoracioj estos proponitaj zebubiftekojn kaj post kelkaj tagoj ni dezirus esti vegetaranoj. La reputacion pri la bifteko reparis post kelkaj tagoj unu ĉino en la urbo Ranohira, kiu kuiris tre bongustajn kaj malmultekostajn biftekojn.

Unua nokto en Antananarivo estis por kelkaj el ni tre ne kutima. Krom tio, ke en la ĉambroj estis varme, klimatizadon reprezentis nur unusola plafona ventilatoro kaj la fenestroj mankis, atakis nin insektoj. Matena ekskurso al la strato de Móric Beňovský kondukis tra densa urba trafiko kaj tra plenŝtopitaj stratoj. Rekte sur la strattabulo estas france skribita lia nomo, aventuristo kaj dato 1772 – 1786. Dum la jaroj M. Beňovský agadis en Madagaskaro. Super la tabulo estas hungara strattabulo el Budapeŝto. Apud sur la muro estas alia tabulo, poldevena, kie estas portreto de Beňovský, jaroj de lia vivo 1741 – 1786, pola kaj angla informoj, ke li estis pola kaj hungara magnato. Neniu mencio, ke li naskiĝis en Slovakio. Slovakoj ne intereseĝis multe pri sia fama naskinto. Lastaj jaroj organizas Vladimír Dudlák ekspedicioj al Madagaskaro kun la celo trovi lian tombon.

Post la ekskurseto en la ĉefurbo ni veturis al suda urbo Antsirabe. Vojaĝante tra la montara altaĵo ni vidis landon kun interesaj montoj kaj rizejoj, kie laboris multe da homoj. Unuaj spertoj kun madagaskaraj vojoj estis surprizaj, ĉar la vojo estas ĉefa, sed lia kvalito ne estas alta. Nia mercedeso atingis mezan rapidecon 30 – 50 km/hor. Danke al tio ni povis fotografi kaj filmi landon kaj vilaĝojn situantaj apud la vojo. En tiu ĉi parto de la lando estas konstruitaj el brikoj aŭ el argilo duetaĝaj domoj kovritaj per sekaj herboj. En la urbeto AMBATOLAMPY ni vizitis manufakturon, en kie oni prilaboras aluminian forĵetaĵon. La aluminion ĉi tie krisolas kaj elfandas diversajn potojn, kiuj estas videblaj en la tuta lando. Etaj manufakturoj estas tradiciaj lokoj, kie estas produktataj diversaj varoj. En ANTSIRABE ni vizitis manufakturon, kie oni prilaboras kornojn el zebuo en formon de manĝilaro, juveloj kaj aliaj aĵoj. Ni tranoktis en la simpla sed pura kaj agrabla samnoma hotelo kiel la urbo kaj ni antaŭĝojis je pluaj niaj celoj TSINGY kaj BAOBABOJ.

 


II-a parto

Baobaboj, Tsingy

2016 Madagaskar II.

Lando en centra altebenaĵo de Madagaskaro estas kreita per montoj kaj profundaj valoj. Grandparte la montoj estas senarbaj kaj ilia progresa forigo kaŭzas erozion kaj la sekiĝon de la akvaj fontoj. Apud la vojo ĉiam estis videblaj fajroj de herbejoj kaj arbaroj. Paŝtistoj per forbruligo preparas terenon antaŭ pluvema sezono. Nigraj arbotrunkoj staras kiel krisignoj, kiuj atentigas homojn pri ekologia katastrofo. La loĝantaro sen helpo de internacia komunumo ne kapablas solvi la ekologian problemon. Rezulto de forbruligado estas profundaj stigmatoj en deklivoj.

Por eksterlandaj vizitantoj de Madagaskaro estas normale vidi vilaĝanojn, kiuj laboras sur rizkampoj kaj paŝtas zebuon. Nekutima rigardo estas, se vi vidas vilaĝanoj tralavi oron rekte apud sia vilaĝo. Tion ni vidis sur la rivero DABOLAVA. Multaj vilaĝanoj staris en rivero kaj tralavis sablerojn en orministaj ujoj. Alia grupo de loĝantoj staris sur granda rokego en rivero kaj gruzis ŝtonojn kaj poste tralavis orportantan sablon. La oron placeras tutaj familioj. Sur kaj apud la rivero pulsas normala vivo. Virinoj krom orministaj laboroj surloke kuiras manĝaĵojn, lavas tolaĵon kaj zorgas pri infanoj. Laŭ la vestaĵoj ili estas malriĉaj. Tio estas ĝenerale karakteriza por Madagaskaro. La insulo estas riĉa je mineraloj kaj juvelŝtonoj, sed socio estas malriĉa.

Sub la altebenaĵo estas la urbo MIANDRIVAZO, kiu estas dua la plej varma loko en Madagaskaro. El okcidenta direkto ni turniĝis suden kaj daŭrigis apud la granda rivero TSIRIBIHINA. La lando etsas seka kaj sur gruza surfaco kreskas dissemitaj tropikaj kreskaĵoj. Ankaŭ vilaĝa arkitekturo ŝanĝiĝis, domoj estas nur teretaĝaj kaj unuĉambraj. La lando denove ŝanĝiĝis post la civito MALAIMBANDY, kie ni denove veturis okcidenten. Videbla ĉi tie estas altnivela agrikulturo kun multaj kampoj de rizo, legumo kaj fruktarboj. Sur dekstra flanko estis videbla alta fabrika kamentubo. Ni demandis hejmanojn, kia fabriko ĝi estas? Kaj unu vilaĝano kun inteligentaj okuloj respondis:

- Ĝi estis sukerfabriko, kiun konstruis aziaj investistoj. En ĝi oni prilaboris sukerkanon. La laboristoj strikis por altaj salajroj. Kun gvidantoj de la fabriko ili ne interkonsentis kaj laboristoj demolis kaj disŝtelis tutan teknologion. Bedaŭrinde nia registaro nur pasive rigardis.

Antaŭ la regiona ĉefurbo MORONDAVA ni vidis unuajn baobabojn, kies siluetoj naĝis en ruĝa lumo de la sunsubiro. Pli bone kaj detale ni povis vidi baobabojn sekvan tagon. Kelkaj kilometroj de Morondava estas aleo de baobaboj. Tiuj ĉi imponaj arboj estas tre diktrunkaj botelformaj (ĝis 10-metra diametro) kreskantaj ĝis 30 m kun vastbranĉaro. Starante sub ili homo sentas sin kiel sablero. Ili estas fotoplaĉaj kaj ĉiuj fotografis ilin, ĉu per fotiloj au per poŝtelefonoj. Vilaĝanoj vendadis fruktojn de baobaoj, kiuj estas longaj 20 – 40 cm kaj larĝaj 15 cm. La frukta kapsuleco estas ligneca kaj enhavas multajn brunajn grajnojn kaj acidete dolĉan karnon. La vilaĝa komunumo havas vendejon, kie oni vendadas produktojn preparitajn el baobabaj fruktoj. Kompreneble, ke vizaĵo de baobaboj kun invertaj radikoj (iliaj branĉoj similas al radikoj) estis bazo por kredo de malagasoj, ke ili estas sanktaj arboj. Rigardante al unusole staranta baobabo mi longe ne povis ekscii, kion ĝi al mi rememorigas. Aŭskultante francajn vizitantojn mi rememorigis la baobabon el „La Eta Princo“ de Antoine de Saint-Exupéry.

De baobaba aleo ni veturis per ĵipoj norde de Morondava tra malbonaj arbaraj vojoj rekte al la rivero Tsiribihina. Ĉemara ebenaĵo estas grandparte forbruligita kaj nur kelkaj arboj kaj unusolaj baobaboj staras en morna lando. Malkovrita tereno estas ruĝa kaj sufiĉas eta pluvo por ke la vojo estas netrairebla. La rivero TSIRIBIHINA estas larĝa kaj bruna. Sur ĝi ne ekzistas pontoj. Por trafiko servas simplaj flosboatoj. Per ili ni flosis al la urbo BELO SUR TSIRIBIHINA. La ŝipigado etis forta travivaĵo. Enŝipigado kaj konstrukcio de la pramo el du boatoj kun du „anheladaj“ motoroj aspektis kiel el periodo antaŭ du jarcentoj. La dua flosboatado estis sur la rivero MAMANBOLA. Sur ĝia dekstra bordo estas la vilaĝo Belopaka, kie estas turisma bazo kun bona loĝado, restoracio kaj servoj.

La 18-an de novembro 2016 vendrede matene ni preparis ekskurson al speciala Nacia parko TSINGY. Nokte pluvis kaj niaj ŝoforoj kaj gvidantoj estis plenaj da timoj. Vojo al la Nacia parko estas simpla, kiu kondukas tra ĝangalo kaj savano. Proksimiĝis periodo de pluvegoj kaj pulva vojo post kelkaj minutoj de pluvego povis ŝanĝi al netrairebla ruĝa kota kaĉaĉo. Distanco al la nacia parko ne estas longa, nur 16 km, sed ni vojaĝis 2 horojn. Krom niaj du ĵipoj veturis aliaj kvar. Se iu ĵipo enkotiĝis, ĉiuj devis halti kaj helpi. Denove ni vidis etajn vilaĝojn kun multaj infanoj, por kiuj niaj problemoj kun koto estis bona teatro. Arbaroj ĉirkaŭ vilaĝoj estis konstante forbruligitaj. Sur forbruligita tero estis multaj blankaj konkoj de helikoj. Ili ne kapablis forkuri antaŭ fajro.

Enirejo al la parko reprezentas nur unu tabulo, sur kiu estas pentritaj eksursvojoj. La nacia parko Tsingy estas unika karsta regiono, kiu disvastiĝas sur la teritorio 723 km². En la jaro 1990 estis enskribita al Monda herdaĵo kaj la Nacian parkon oni kreis en 1997. La plej interesa objekto de la Nacia parko estas ĝia reliefo, kiu konsistas el multaj tre akraj kalkŝtonaj lapiezoj, profundaj abismoj, koridoroj kaj grotoj. Komune ili kreas ŝtonan labirinton. Malfacile atingeblaj spacoj protektis animalojn kaj kreskaĵojn. Ĝis nun sciencistoj malkovradas novajn speciojn. En literaturo estas mencio pri 13 lemuroj, 94 birdoj, 15 vespertoj, 22 amfibioj kaj 66 reptilioj. Ĉi tie vivas Foso (Cryptoprocta ferox), la plej granda surtera karnovora besto en Madagaskaro. Grandparte animaloj kaj kreskaĵoj estas endemiuloj.

Tra la Nacia parko kondukas kelkaj vojetoj. Virina parto de nia grupo estis ŝokigitaj, kiam gvidanto elprenis el dorsosako alpinismajn helpilojn. Nia vojo estas sekurigita (montgrimpantoj uzas aŭ italan vorton via ferrata aŭ germanan klettersteig), kiun esperantistaj montgrimpantoj nomas viaferatao. La viaferatao en Tsingy estas bonkvalita kaj sekura. Ĝi konsistas el naturaj kaj artefaritaj ŝtuparoj (kalkŝtonaj kaj feraj), teniloj, feraj eskaloj kaj metalaj kabloj. Ni trapaŝis ĝangalon kaj eniris al ŝtonega loko, tra kiu gvidas vojeto tra mallarĝaj koridoroj en kiuj kreskas lianoj. De tempo al tempo ni vidis serpenton, birdon kaj unuafoje lemurojn Sifako Deckena (Propithecus deckenii). En tre varmega vetero ni grimpas supren. Kelkaj ŝtonegoj estas altaj ĝis 70 m. Sur unu pinto estas el ligno konstruita eta elrigardejo. Antaŭ ni malkovriĝis nekredebla lando kun strangefektaj ŝtonoj akvomodelitaj. Ni ĉiuj ŝvitis kaj multe trinkis. Suno estis sur zenito kaj nenie estis ombro. Mi malfacile spiris kaj almetis mian varman frunton al ŝtono, kiu ne estis malvarma, sed pli malvarma ol mia frunto. Ivan jam anoncis, ke al li mankas akvo. Apudan elrigardejon atingas nur kelkaj el ni. Neniu el ni en sia vivo vidis tian eksterkutiman landon. Sekvis simpla ponto, kiu pendas sur feraj ŝnuregoj inter du klifoj. Unua paŝis Majka, sub kiu la ponto danĝere balanciiĝis. Ŝi malrapide progresis al dua klifo. Sinsekve trairis ankaŭ aliaj. Poste ni malsupreniris al abismo. Malsupre de la abismo estas grota koridoro, kie ni trairis kvarpiede. Eta paŭzo de nia ekskurso estis grava por refreŝiĝo. Ni trinkis kaj ete manĝis. Ankaŭ ĉi tie estis varme, sed suno ĉi tie ne rostis nin. Post la koridoro ni eniris al monumenta spaco, kiu nomiĝas Katedralo. Vertikalaj klifoj estas tiel altaj, ke ĉielo preskaŭ ne estas videbla. Kun Ivan ni diskutis pri speleologiaj eblecoj. Vere, ĉi tie devas esti multaj subteraj spacoj – grotoj kaj abismoj. En grotoj estas videblaj karstaj ornamaĵoj. El abismo ni denove supreniris al alia koridoro. Lianoj kaj radikoj de la arboj kune kun aliaj kreskaĵoj estis bela natura kuliso en kiu estis birdoj kaj lemuroj. En ŝtonoj estis videblaj fosilioj. Nia gvidanto klarigis genezon de Tsingy. Laŭ li, la kalkŝtona plato en prahistorio estis atakita per acidaj pluvoj, kiuj faladis el firmamento post erupcio de vulkano. Nu, ni vidis ankaŭ horizontalan erozion, kiun povis fari nur aktiva akva fluo. Certe ĉi tie speleologoj trovus paradizon kaj ili povos klarigi, kie estas dum pluvegoj forkondukata akvo. Post alpinisma ekskurso ni rapide revenis al ĝipoj, ĉar ŝtormo jam sonis en proksimeco kaj estis videblaj fulmoj. Revenante al nia bazo ni havis feliĉon, ĉar pluvis nur iomete kaj la teruran vojon ni vojaĝis sen problemoj kun koto.

 

III-a parto

IMARYVOLANITRA

2016 Madagaskar III.

La 22-an de novembro matene en Amabalavao estis antaŭ ni problemo. Ni devis dividi niajn aĵojn je du partoj. Unu, kiu restos en la urbo kaj dua, kiun ni prenos por 3-taga marŝado. Post instrukcioj de nia gvidanto Marcellin Randrianony, ni per du ĵipoj komencis turisman aventuron. En Madagaskaro la plej alta monto estas Maromokotro (2.876 m) en la montaro Tsaratanana situanta norde de la insulo. Por ni estis interesa la dua la plej alta monto IMARIVOLANITRA (2.658 m) en la montaro ANDRINGITRA. En literaturo kaj turismaj informoj ĝi estas nomata kiel Pic Boby, sed ni respektas malagasan nomon. Ĝi aspektas tre komplike, sed por slovakoj estas simpla, sufiĉas ĝin dividi je kvar vortoj I MARY VOLA NITRA, kio en slovaka lingvo signifas „Ankaŭ Mária vokas Nitron“. En malagasa lingvo Imarivolanitra signifas „proksime ĉe la ĉielo“. Niaj ĵipoj grimpis 2,5 horojn sur tradiciaj madagaskaraj vojoj 47 km. Proksimume en alteco 1.500 m super la maro estas moderna konstruaĵo de la Nacia parko Andringitra. Ĉi tie ni ricevis permesilon por viziti la Nacian parkon kaj ni pagis por gvidantoj kaj servpersonalo konsistanta el kuiristoj kaj bagaĵportistoj. En Afriko estas tradicia maniero, ke montgrimpantojn akompanas granda grupo de hejmanoj, kiuj zorgas pri komforta restado en montaroj. En la domo de la Nacia parko estis moderna kaj bela ekspozicio pri naturo kaj homoj vivantaj en la montaro Andringitra. Rigardante el la montpasejo al la ĉeno de altaj montoj ni estis surprizitaj. La montoj estas altaj same kiel slovakaj pintomontoj en la montaro Altaj Tatroj. Geologie Andringitra estas kreata per malnova granito devenata el antaŭkambrio. La montaro estas longa 100 km kaj disvastiĝas sur 311 km².

Turismaj vojetoj estas en madagaskaraj montaroj bonkvalitaj. Komence ni marŝis sur deklivo, kie estis du domoj de hejmanoj. Malagasoj estas vendistoj kaj kompreneble, ke ankaŭ ĉi tie estas vendejeto kun trinkaĵoj. Spuroj de homa agado estas videblaj en formo de etaj akvokanaletoj kondukataj al kampoj. Malsuprenirante al la rivero Zomandao ni vidis du altajn (250 m) akvofalojn, kiuj estas por malagasoj sanktaj – RIAMBAVY (reĝina) kaj RIANDAHY (reĝa). Tuj post trairo de la ligna ponto ni refreŝiĝis, ete manĝis kaj multe trinkis. La rivero modelis en ŝtonoj grandajn ŝtonpotojn kaj toboganojn. Ni eniris al malalta arbaro kie kreskas multaj diversaj arboj, arbustetoj kaj aliaj kreskaĵoj. Inter ili estas madagaskara mugo, laŭ gvidantoj la latina nomo estas Phylipia tricordada. Poste estas alia vegeta zono – kaluna buŝo, kiu situas nur en altaj montaroj super la arbarlimo. En ĝi kreskas multaj diversaj herbaj specoj. Tio jam estas en alteco 2.000 m s.m. Ni alvenis al altmontara plato Andohariana. Suno rostis nin kaj ni refreŝiĝis en rivereto. De tie ne estis longa vojo al nia baza tendaro. Ĝin kreis du ŝtonaj dometoj kovritaj per seka herbo kaj herbejo kun tendoj. En malvarmaj riveretaj kaskadoj ni tutkorpe lavis sin kaj atendis vespermanĝon. Vane, ĉar niaj gvidantoj sukcesis prepari nur legoman supon.

Plua tago estis ĉefa tago de nia paŝado. Nia celo estis pinto de la monto Imaryvolanitra. Jam je la 6.00 horo matene ni vigle paŝis tra kaluna buŝo al rokegoj, kiuj staris antaŭ ni. Meze de la rokegoj estas giganta tre kruta ŝtona defluilo. Per ĝi ni grimpis supren. Sub ŝtona kornico ni supreniris al la montpasejo, de kie estis videbla nia celo. Li aspektis proksime, sed ni devis malsupreniri al valeto kun kristalpura rivereto kaj denove grimpi tra rokegoj al la pinto. Sur la pinto ni estis je la 9.00 horo kaj ĉi tie ni restis kvaronhoron. Sur la pinto estas ŝtona piramido, kiu similas al mongola obo aŭ Esperanto-obo sur monto Poludnica en Slovakio, por kiu mi prenis ŝtoneton kaj kiun mi metos venontjanuare al ĝi. Apud ĝi ni fotografadis sin kaj belegan ĉirkaŭaĵon. Sur la pinto estis agrable kaj niaj gvidantoj Martin, Volalahy kaj Marcellin kantis kantojn en la malagasa kaj franca lingvoj. Malsupreniro havis klerigan karakteron. La gvidanto parolis kaj montris al ni multajn interesajn kreskaĵojn kaj animalojn. Sub la monto estas pseŭdokarsta groto, kiun hejmanojn nomas Ambatovody (Pugo). Ĝi estas sub granda rokego kaj servas dum pluvego kiel kaŝejo. La klerigado daŭris ankaŭ post reveno al baztendaro, kie ni manĝis. Poste ni pakis niajn ekipaĵojn kaj marŝis sur altmontara plato. Riĉa naturo de la montaro estas lernolibro por profesiuloj kaj amatoroj. Kelkfoje ni vidis ruĝan birdon Foudia madagascariensis, longan kaj dikan centpiedulon Mille patte, ruĝan flugantan herbejan akridon Phymatheus saxosus kaj ĥameleonojn. Post kelkaj kilometroj ni alvenis al la montpasejo, kie estas alia karaktero de la lando. Ni sentis sin kiel homoj, kiuj alvenis al alia planedo.Ŝtonoj kaj rokegoj estas kun diversaj nekutimaj formoj, horizontalaj ŝtonaj ebenoj kun maldensaj tropikaj kreskaĵoj. Fine ni staris sur giganta montara sojlo, sub kiu ni vidis pitoreskan landon. En la valo estas vilaĝetoj kun kampoj kaj super la valo leviĝas la montaro Tsaranoro kun rokegoj ofte vizitataj de montgrimpistoj. De la sojlo ni nur malsupreniris. La vojeto serpentumas inter rokegoj kaj de tempo al tempo ni iris apud la rivereto. Ĉi tie ni renkontis tre junan geedzparon, li estis 15-jara kaj ŝi 14-a kaj videble estis gravida. En Madagaskaro estas kutimo fondi familion dum frua junaĝo. En la tendaron Iataranomby ni alvenis vespere. Lastaj sunradioj nin varmigis dum nia lavado en malvarma akvo en bela rivero. Vesperon ni travivis en botanikaj kaj zoologiaj diskutoj. Nokto estis malbona. Kelkaj zebuoj buntis ĉirkaŭ niaj tendoj kaj kelkaj el ni ne povis dormi, ĉar intestoj deziris promeni en bela stelĉiela nokto.

Lasta tria tago de nia marŝado komenciĝis per suprenirado al ne alta montpasejo. Sur la deklivo, laŭ kiu ni malsupreniris, estis eluzita de paŝtistoj. Kelkaj gregoj de zebu paŝtis sur duonsekaj herbejoj. Proksimiĝante al la vilaĝo ni pli ofte renkontiĝis hejmanojn, kiuj iris labori sur kampoj. Infanoj vendadis etornamaĵojn. Post nia alveno al la vilaĝo Morarano atakis nin etaj skarabeoj, kiuj ne pikis nin nur sidis ĉie sur tuta korpo. De tiu invado liberigis nin nia mercedeso, kiu forveturis nin al Ambalovao.

Resumo de la tritaga marŝado: ni trairis 42 km, supreniris 1.188 altmetroj kaj malsupreniris 1.808 m. Nia grupo konsistis el tri ĉefgvidantoj – Martin Randriantsoa, Volalahy Ramamonjisoa kaj Marcellin Randrianony – kaj slovakaj turistoj – Ivan Demovič, Laco Gancarčík, Vlado Klimeš, Iva Morgošová, Maja Pilková, Renáta Staňová kaj Jano Vajs.

 

IV-a parto

Naturparkoj

2016 Madagaskar IV.

Madagaskaro estas speciala insulo, kiu havas eksterordinaran geologian historion kaj historion de homoj vivantaj ĉi tie. Sed la plej interesa estas madagaskara naturo, kiu havas gravan signifon por la tuta homaro. Antaŭ alveno de homo al la insulo sur ĝia surfaco estis pluva praarbaro kun multaj endemiuloj. Homo sinsekve ŝanĝis insulan surfacon kaj nun restas nur 3 % (17 000 km²) de protektata supraĵo en naturparkoj. Madagaskaraj naciaj parkoj estas gvidataj de ANGAP (Asocio de Madagaskaraj Naciaj Parkoj). Novembre de 2016 nia esperantista vojaĝgrupo vizitis jenajn naturparkojn:

1. TSINGY DE BEMARAHA
2. ANDRINGITRA
3. ANJA
4. ISALO
5. ANDASIBE
6. VAKÔNA

Pri unuaj du mi skribis en antaŭaj ĉapitroj de la raporto.

ANJA

estas natura parko, kiun administras loka komunumo (Anja Miray Association) kaj kiu estis kreita en la jaro 2001 sur spaco 30 ha. La naturparkon Anja ni vizitis la 25-an de novembro vojaĝante el Ambalovao al Ranohira. Ĝi situas 13 km sude de Ambalavao. En la parko dominas grandegaj falantaj ŝtonegoj sub la montaro rekte en komenco de valo. Sub la rokegoj estas du spacoj (oni povas diri grotoj). Aliaj subŝtonegaj spacoj servas kiel tomboj. Pro tio estas por hejmanoj la naturparko sankta spaco. Ni vidis du betsileajn tombojn. Anja estas hejmo de Kata lemuro (Lemur catta). Por ĝi estas karakteriza longa vosto kun nigro-blankaj strioj. Ĝi estas la plej disvastigita lemuro en Madagaskaro kaj estas monde konata. Ofte Kata lemuroj estas bredataj en zoologiaj ĝardenoj (ekz. en ĉeĥa urbo Jihlava, en Slovakio en Spišská Nová Ves, Bratislava kaj Košice). En natura parko ĝi vivas en grupoj, kiujn gvidas lemurfemaloj. Ni povis fotografi Kata lemuroj en ilia natura medio. Aliaj oftaj animaloj estas lacertoj, el kiuj en la naturparkoj vivas tri specioj: bruna Zonosaurus madagascariensis, verdvosta (Phelsuma barbouri) kaj Chalarodon madagascariensis. Kelkaj el lacertoj tre rapide kuris sur nudaj rokegoj kaj kaptis insektojn. Aliaj insektĉasistoj estas ĥameleonoj, kiuj uzadas sian longan gluan langon. En naturparko estas lago, kiu dum somero sekiĝas kaj servas kiel futbalstadiono. Vlado ironie aldonis:

- Kaj dum pluvperiodo oni ludas akvopilkon!
- Tio ne eblas, ĉar kun akvo aperadas krokodilo, - kontraŭis ĉicerono.

Trafluanta rivero servas kiel natura lavejo kaj virinoj lavas tolaĵojn. En apuda kampo kreskas manioko (Manihot esculenta), kiu apartenas al baza madagaskara kreskaĵo, kiun manĝas homoj kaj hejmbestoj. Ĝi estas alta arbedo kun grandaj karnecaj manĝeblaj tuberoj. El ili estas produktata faruno, sed ni provis ĝin manĝi krudan. La tubero enhavas tiom multe da amelo, ke ĝi estas la terpomo de la tropikoj. Kun maniokaj folioj ni denove renkontiĝis en restoracio, kie ni manĝis spinacon el ĝi kun porka viando. Tre bongusta. Sed ĉu estas bongusta fritita iksodo plena da zebua sango, kiun ni trovis sur vojeto, mi ne scias. Forirante el la naturparko ni vidis kokinon kun aro de ruĝaj birdetoj. Mi estis surprizita, neniam mi vidis tian specion de kokidoj. La ĉiĉerono ĉion klarigis. Tiu, kiu ĝis tiu ĉi loko tralegis mian raporton kaj deziras ekscii, kial la kokidoj estas ruĝaj, bonvolu skribi demandon al la adreso poludnica83@gmail.com. La naturparko Anja estas ofte vizitata de madagaskaraj studentoj. Eble juna generacio komprenos, kia trezorejo estas naturo por Madagaskaro. Anja estas ekzemplo kiel povas kunekzisti homo kaj naturo.

ISALO

Al Nacia parko Isalo (kreita en la jaro 1962) ni veturis el proksima urbo Ranohira. Jam matene estis varme kaj paŝante al montaro ni ŝvitis. Kompreneble, la parko havas sekan tropikan klimaton. Nia sufero ne estis vana. La nacia parko estas konata en diversaj formoj de tereno ĉefe el sabloŝtonoj (jura sabloŝtono), profundaj kanjonoj, palmaj oazoj kaj sekaj herbejoj. Ĝi situas en alteco 820 m – 1 240 m s.m. kaj ĝi disvastiĝas sur 81 540 ha en ĉefa nord-suda direkto. Komence ni supreniris 70 altmetrojn al plato de kie estas videbla lando ĉirkaŭ Ranohira. Nacio Bara vivanta en la regiono uzas rokegajn grotetojn kiel familiaj tomboj. Sur la montara ebenaĵo ni admiris buntajn kreskaĵojn kaj florojn. Tre bela estas endemiulo palmo de Bismarck (Bismarckia nobilis), flava elefanta piedo (Pachypodium rosulatu) kaj aloo (Aloe isaloensis), kiu portas nomon laŭ la montaro. Tre interesa estis reprezentanto de ordo fantominsektoj, kiu estis perfekte maskita en arbusto. Alta rokego servas kiel elrigardejo, de kie estas videbla grandeco de la montaro Isola. Sub ni estas larĝa kaj profunda valo, kie ni celis al oazo. Survoje ni vidis kelkajn ŝtonajn piramidojn, kiujn similas al Mongola obo kaj havas saman signifon. El unu ni prenis ŝtonon por Esperanto-obo sur la pinto Poludnica. En la valo, meze de seka ĉirkaŭaĵo estas eta lageto kun akvofalo, palmoj kaj aliaj tropkaj kreskaĵoj. Hejmanoj diras, ke ĉi tie estis biblia paradizo, kie vivis Adamo kaj Evo. Kompreneble ni eluzis bonan ŝancon kaj naĝis en agrabla akvo. De la lageto ni paŝis 4 km al plua kanjono, kie estas kampadejo. Ĉi tie nin atendis bongusta tagmanĝo. En la kampadejo ni vidis brunajn lemurojn (Eulemur rufifrons) kaj la plej etan ĥameleonon. La kampadejo situas fine de la bela kanjono, kiun ni vizitis posttagmeze. La kanjono estas mallaraĝa kun altaj perpendiklaj ŝtonmuroj. En la kanjono fluas rivereto, kiu donas vivon al buntaj tropikaj kreskaĵoj kaj kreas etajn akvofalojn kaj lagetojn. En la plej granda lago ni denove naĝis. Vere, ĉi tie homo sentas sin kiel en paradizo, eĉ varma vetero atingis +35°C. Ankaŭ najbara kanjono kaŝas belan naturon kun lageto. Sen diskuto la Nacia parko Isalo apartenas al naturaj juveloj de Madagaskaro.

ANDASIBE

En agrabla tendaro en Andasibe ni matenmanĝis matene la 30-an de novembro 2016. Nur kelkaj kilometroj de la tendaro estas natura parko, kiun posedas vilaĝa komunumo. Ĝia mallongigo sur enirbiletoj estis V.O.I M.M.A, sed ĝis nun mi ne scias kion signifas. La natura parko situas en orienta parto de Madagaskaro en la regiono Alaotra-Mangoro, nordoriente de la urbo Moramanga. Atingebla ĝi estas per la nacia vojo № 2 el la ĉefurbo Antananarivo post 145 km. Ĝia areo estas 154 km² en alteco 900 – 1250 m s. m. Tra la parko nin gvidis juna virino, kiu aspektis kiel dormata pupo. Per vojetoj ni ekskursis tra la ĝangalo de unu arbo al alia, same de floro al floro, sed ni ne vidis simbolon de la parko – lemuron Indri (Indri indri). Ekvatora arbaro estas interesa, plena da lianoj, orkidacoj, muskoj, pandanoj kaj bambuoj. Videblaj estas ankaŭ eŭkaliptoj. Tra la parko fluas rivereto, kiu meandras tra densa tropika kreskaĵaro. Sur la rivereto oni povas boati en etaj kajakoj. Apud la rivero estis videblaj interesajn birdojn. Ni fotis endemiulon madagaskaran kukolaglon (Aviceda madagascariensis) kaj pluaj birdoj. Unu kameleono estis tute ruĝa. Post longa paŝado ni renkontiĝis kun alia gvidanto, kiu al ni montris lemuron indri (Indri indri), kiu estas unusola reprezentanto de la genro Indri. Ĝi apartenas al la plej grandaj lemuroj, pezas 7 kg – 10 kg, longeco 60 – 90 cm, hararo estas nigro-blanka. Ĝi manĝas foliojn, fruktojn, florojn kaj semojn. Ĝi moviĝas per saltoj kaj korpo estas en vertikala pozicio kun vastigita ĉirkaŭbrako. Indri estas konata dank al „kantado“ per kiu ili anoncas sian ĉeeston. Hejmanoj el kantado de la lemuroj indri havas respekton. La lemuro indri estas enskribita en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj de la organizaĵo Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN).

VAKÔNA

En la sama tago ni forveturis el vilaĝa parko al familia parko Vakôna, kiu starigis kaj gvidas franca familio. La familio en la unua generacio ekspluatis grafiton kaj la dua generacio dediĉis sin al turismo. La parko estas dividita je kelkaj partoj. En la unua parto sur la rivera insulo estas du specioj de lemuroj – bruna lemuro (Eulemur fulvus) kaj nigreblanka lemuro (Varecia variegata). Bruna lemuro estas longa kune kun vosto 80 – 100 cm, pezas 2 – 3 kg kaj ĝia pelto (hararo) estas bruna aŭ grizbruna, okuloj estas ruĝoranĝaj. Ĝi manĝas fruktojn, junajn foliojn kaj florojn. Ili vivas en pluvarbaroj en superaj tavoloj de la arbaro, en grupoj de 5 al 12. Ĉefe ili estas aktivaj dum la tago. Reprodukta sezono estas majo kaj junio kaj post 120 tagoj naskiĝas en septembro kaj oktobro unu aŭ du idoj, kiuj estas ĉe la patrino 4 – 5 monatoj. Seksa matureco estas post 18 monatoj. Vivodaŭro estas ĉirkaŭ 30 jaroj. La dua lemura specio nigreblanka lemuro estas danĝerigita. Ĝi apartenas al la plej grandaj lemuroj. Ĝia longeco estas 100 – 120 cm, pezas 3,1 – 4,1 kg. Ĝi manĝas fruktojn, nektaron kaj florojn. Nigreblankaj lemuroj povas vivi 36 jaroj. La seksan maturecon atingas kiel 1,5 – 3 jaraĝaj. Post nia surbordiĝo la ambaŭ specioj de lemuroj tuj kuris al ni atendante bananojn. Ili tute perdis timon antaŭ la homo. Ili grimpis sur niaj korpoj kaj kapoj, prenis kaj manĝis bananojn. Nia virina parto de la grupo staris flanke kaj nur rigardis al la nekutima teatro kun bestoj. Kelkaj lemuroj provis amikiĝi kun la virinoj, sed tiuj ne deziris amikiĝi kun ili. La lemuroj estis tre lertaj kaj rapide saltas el la unu homo al la dua homo. Por admirantoj de bestoj estis kapableco de lemuroj grimpi kaj salti granda surprizo. Nian renkontiĝon kuj lemuroj interrompis pluvego. La pluvego ne estis longa, sed intensiva. Pluaj partoj de la parko estas en speciala valo, kie estas bredataj krokodiloj, kiuj kuŝas sur herberaj bordoj apud la rivero. Ili aspektas dormataj, sed sufiĉas eta impulso kaj la krokodilo ne kredeble rapide reagas kaj saltas en altecon kun malferma buŝego. En tri volieroj estis kameleonoj kaj ranoj. En la aparta spaco estis granda serpento sur la arbo. La plej interesa estis endemiulo Foso (Cryptoprocta ferox), kiu estas unusola karnomanĝanta besto. Iuj sciencistoj ĝin komparas kun pumo aŭ linko. Ĝi estas longa 70 – 80 cm, pezas 5,5 – 8,6 kg. Foso ĉasas tage kaj nokte, grandparte lemurojn (50%), lacertojn, ronĝulojn kaj birdojn. La felo havas ruĝbrunan koloron.

Lastaj horoj sur la insulo

Post la vizito de naturaj parkoj ni veturis al al ĉefurbo, kie ni renkontiĝis Henriel Filalao kaj lian edzinon Sylviane Ramanandraibe. Ambaŭ estas esperantistoj kaj bone parolas per la internacia lingvo. Nia renkontiĝo okazis en la hotelo Ŝanghajo. Longe ni diskutis pri Madagaskaro kaj Esperanto-movado en la kvara la plej granda insulo en la mondo. Lasta tago sur la insulo estis la 1-a decembro 2016. Antaŭ nia forflugo ni vizitis centron de la ĉefurbo, kiu vivis plenŝtopita da homoj, kiuj vendadis kaj aĉetadis. En la vendejoj de periferio de la urbo ni aĉetis donacetojn por niaj familianoj kaj adiaŭis kun Richard Rakotobe kaj ni forflugis al Eŭropo.