Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Veľký Choč

Madagaskaro E

Madagaskar SK

Zlatý stôl

Skandinavio

27-a MKR

Veľká Rača

Vysoké Skalky

Ruĝa Monaĥejo

Kriváň

Eliášovka

Bickle al UK

101-a UK Nitro

Čantoryja

Kapra ŝtono

Busov

Minĉol (Ĉergov)

Dubeň

Jubilea skikuro

Dunajec

Demando por monato

Dum la dua duono de ĉiu monato estos aperigita demando, kiu rilatos al agadoj de vojaĝantoj kaj turistoj, pri kiuj estas sur la ttt-paĝo www.poludnica.esperanto.sk raportoj kaj fotogalerioj. Se vi konas ĝustan respondon, sendu ĝin ĝis la fino de la monato al la retadreso poludnica83(heliko)gmail(punkto)com kune kun via nomo kaj via retadreso. Ĉiuj, kiuj ĝuste respondos, estos envicigitaj al lotumado kaj venkinto ricevos premion.

Marto 2017

Organizantoj de la renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj gvidas statistikon de la partoprenintoj. Pri la eksterlandaj partoprenoj ekzistas tabelo de unuaj naciaj ascendoj.

Demando:
Kiu esperantisto el Pollando supreniris al Poludnica kiel la unua, en kiu jaro kaj jarkolekto?
 

 

Februaro 2017

La renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj „Poludnica“ estas internacia aranĝo. Dum 35 jaroj partoprenis ĝin krom slovakaj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj.

Demando:
El kiu lando partoprenis krom slovakaj esperantistoj la plej granda kvanto?
 

Ĝusta respondo:
Dum la 35 renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj partoprenis krom slovakoj la plej granda kvanto el Ĉeĥio (24 partoprenoj dum 10 jaroj).

Ĝis la fino de la februaro 2017 respondis 7 esperantistoj, el kiuj estis 4 respondoj bonaj: Karel Votoček, Magdaléna Feifičová, Mária Minichová, Peter Rybín.

Venkinkto:
Dum la kluba komitato de LEK la 22-an de marto estis lotumita kiel venkinto Magdaléna Feifičová. 

Januaro 2017

Ekde la 1-a de majo 2016 estas D-ino Veronika Poór ĝenerala direktoro de UEA. Inter ŝiaj unuaj partoprenitaj Esperanto-renkontiĝoj estis ankaŭ la aranĝo „POLUDNICA“ en la montaro Malaltaj Tatroj (Slovakio).

Demando:
En kiu jaro Veronika Poór partoprenis la renkontiĝon de vojaĝantoj „POLUDNICA“ kaj sukcese supreniris al la pinto Poludnica? 

Ĝusta respondo:
Veronika Poór partoprenis la 29-n renkontiĝon de esperantistoj-vojaĝantoj „Poludnica“ en la jaro 2011.

Ĝis la fino de januaro 2017 bone respondis 11 esperantistoj: Ľubomír Fajth, Pavol Petrík, Mária Minichová, Mária Pilková, Peter Rybín, Tibor Kepencay, Peter Piar, Eva Lepišová, Magdaléna Bohumila Feifičová, Zuzana Pichnarčíková, Karel Votoček.

Venkinkto:
Dum la kunveno de LEK la 22-an de februaro estis lotumita kiel venkinto Tibor Kepencay.