Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Halti

La 50-a ILEI-K.

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Kebnekaise

2017 KebnekaiseEn flughaveno de Kiruna ni surteriĝis sabate la 24-a de junio 2017. Malbona vetero kun pluvo kaj vento estis en kontrasto kun mezeŭropa varmeco, kiun ni sentis matene en Vieno. La flughaveno ne estas granda, sed ĝi estas ofte uzata, ĉar ĉiutage el Stokholmo alflugas kaj forflugas po tri flugoj. Vojaĝante el la flughaveno al la urbo Kiruna ni interkonatiĝis kun du germanaj virinoj, kiuj alvenis al Skandinavia montaro jam trian fojon kaj planas kelktagan marŝadon en tiu ĉi polusa regiono. La urbo Kiruna situas 150 km norde de la norda polusa cirklo kaj en la mondo estas konata kiel mineja urbo. En la hostelo SPiS estis multaj gastoj, el kiu grandparte estis turistoj. En la urbo estas multe da enmigrintoj el Azio kaj Afriko. Ili koncentriĝas en la centro de urbo kaj bone estas videblaj en resto-racioj kun pico kaj kebabo. Poste en montaroj ili ne estis, videble al ili ne plaĉas turismumi. La sekvan tagon, dimanĉe ni per aŭtobuso vojaĝis al la vilaĝo Nikkaluokta, de kie komencas vojeto sub Kebnekaise. El plena aŭtobuso eliris granda kvanto da turistoj, kiuj marŝis laŭ la rivereto Laddjujohka al la lago Láddjujávri. La vojeto estas komforta, kondukas preskaŭ sur ebena valo tra polusa arbaro kaj marĉoj. En marĉoj estas konstruitaj lignaj pontetoj. Tra la sovaĝa rivero kondukas du ĉenaj pontoj. Ni eluzis eblecon plirapidigi nian marŝadon per ŝipado tra la lago Láddjujávri. Simpla ŝipeto por 15 personoj ŝipigis 5 km sur la bela lago, kiu estas ĉirkaŭita per belaj montoj. Antaŭ ni estis parte videbla masivo de Kebnekaise, el kiu la plej interesa kaj fotoplaĉa estas Tuolpagorni kun sia formo kiel vulkano. El la lago estas nur 9 km al la turisma bazo Kebnekaise Fjällstation en alteco 690 m s.m. La turisma bazo konsistas el kelkaj konstruaĵoj en kiuj estas simplaj ĉambroj, manĝejo, kuirejo, saŭno kaj ejoj por sekigi vestaĵojn kaj ŝuojn. Kompreneble , ke tuj vespere ni uzis saŭnon por nia refreŝiĝo.

Mateno, la 26-a de junio 2017, estis plena da nuboj kaj de tempo al tempo pluvis. Antaŭ la oka horo ni ekmarŝis el la turisma bazo al la plej alta pinto de Svedio. Turisma vojeto plena da ŝtonoj kondukis 3 km al komenco de valeto Kittelbacken en alteco 890 m s.m. De tie estis suprenirado sur kruta deklivo ĝis la kaldrono Kittelsjön. Unua montpasejo inter Tuolpagorni kaj Vierramváre estas en alteco 1 465 m s.m. kaj vojeto iras tra neĝkampoj. El la montpasejo daŭrigas la vojeto tra ŝtonegoj al la pinto Vierramváre en alteco 1 711 m s.m. Ĉi tie estis densa nubo kaj sur la pinto estis kvanto de ŝtonviretoj. Malsupreniro al la montpasejo Kafedalén (1 525 m s.m.) estis malfacila, ĉar la malbona vojeto serpentumas inter ŝtonoj kun estaj ŝtonetoj kiuj sub ŝuoj ruliĝas. En la montpasejo estis denove neĝkampo. Lasta deklivo estis komence ŝtona kaj proksimiĝante al la pinto estis granda neĝkampo. Ĉirkaŭ la turisma rifuĝejo Nya Toppstugan estis tre densa nubo. Ni renkontiĝis kun du revenantaj hejmaj turistoj ŝuitaj en simplaj sportaj ŝuoj tute malbonaj por malseka neĝtavolo. Ili por malbona videblo ne atingis la pinton. Ni daŭrigis plue kaj malfacile progresis sur neĝa kampo, kiu kun nebuloj kreis optike unu muron. Kelkfoje ni revenis kaj serĉis turismajn markojn. Ni konstantis, ke en landoj de Meza Eŭropo estas la plej bona turisma markado en la tuta mondo. Bedaŭrinde en Skandinavio turismaj markoj estas malbonaj kaj en ekstrema vetero preskaŭ nevideblaj. Dank al la renkontiĝo de internacia paro (li estis fino kaj ŝi francino) ni povis rekte iri al la pinto de Kebnekaise. La pinto estis fine de kruta neĝa deklivo kaj sur tri flankoj estas abismoj. Kun timo ni supreniris en nubo farante neĝan ŝtuparon. Je la 14 horo ni atingis la pinton en alteco 2 102 m s.m. La pinton kreas neĝa ĉapelo, pro tio ofte ŝanĝas ĝia alteco kaj oni povas vidi en mapoj diversajn numerojn. Post fotografado kun tri flagoj (Esperanta, aŭstra kaj slovaka) ni komencis malsupreniri. Tuj sub la pinto ni malrapide paŝo post paŝo iris al akceptebla deklivo. Post alveno al turisma rifuĝejo ni manĝis kaj ĉi tie ni renkontiĝis kun du ĉeĥaj turistoj. Dum reveno per sama vojo ni renkontiĝadis pluajn turistojn, kiuj kalkulis kun tio, ke en norda parto de Skandinavio en tiu ĉi tempo ne estis nokto. Trairante Vierramváre ni sentis kiel rapide malgrandiĝis niaj fortoj. Al la turisma bazo ni revenis vespere post 19-a horo. Biero kaj saŭno estis la plej bona medicino por niaj lacaj korpoj.

Marde la 27-an de junio ni revenis al Nikkaluokta kaj per aŭtobuso vojaĝis al la urbo Kiruna. La 3-tagan supreniron partoprenis Valér Formánek el la urbo Detva (SK), Wolfkang Koller el civito Ebergassing (A) kaj Ján Vajs el la urbo Liptovský Mikuláš (SK). Sume ni trairis 48 km kaj altecsupero estis 2 002 m.

J. Vajs