Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Halti

La 50-a ILEI-K.

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Halti (1.324 m s.m.)

2017 Halti

Mateno la 30-an de junio 2017 en la norvega urbeto Birtavarre sur la bordo de la fjordo Storfjorden estis plena da suno kun freŝa aero. Sur ĉielo estis nek unu nubo kaj antaŭ ni estis granda celo – la plej alta pinto de Finnlando. El alteco 2 m s. m. ni vojaĝis per luita aŭtomobilo Toyota Hillŭ sur montara vojo, kiu serpentumis ĝis alteco 800 m s. m., kie nin haltis dika neĝa lango. Wolfgang kiel sperta ŝoforo provis trairi ĝin, sed sen sukceso. Vole-nevole ni daŭrigis perpiede ĉirkaŭ la altmontara lago Guolasjávri, kiu grandparte estis kovrita per glacio. Post 5 km, kiam ni kelkfoje trapaŝis neĝkampojn, ni aliris al sudorienta parto de la lago, kie estas eta kabano kaj provizora parkejo. Apude norvega familio pakis sian tendaron, ĉar hieraŭ ili grimpis al la monto Ráisduottarháldi (1.361) kaj nun revenas al Birtavarre. De la lago kondukas vojeto, kiu estas signita per etaj ŝtongnomoj. Ofte ĝi malaperas kaj ni orientiĝis nur laŭ nia intuicio. Suprenirante al eta pinteto ni ekvidis grandecon de la lago Guoasjávri, kiu havas spacon 11,37 km². En nordorienta angulo el ĝi forfluas rivero Kåfjord, kie estas hidroenergejo, per kiu oni regulas surfacon de la lago inter 752 kaj 772 m s.m. El alteco 1.000 m s.m. ni vidis senfinajn ĉenojn da montaroj, kiuj estis neĝkovritaj. Ne ekzistas turisma vojeto kaj ni supreniras tra ŝtonaj kaj neĝaj kampoj. Trairante neĝajn partojn ni baraktis en akvoneĝo kaj niaj ŝuoj estis tute malsekaj. Malgraŭ tio oni estis kontentaj, ĉar la vetero estis tre bona – suno brilis kaj temperaturo estis akceptebla. Ni imagis saman supreniron dum nebula vetero, tiam estus nereala atingi la pinton. Kelkfoje ni devis korekti nian direkton kaj je la dua horo posttagmeze ni staris sur la plej alta punkto de Finnlando – HALTI (1.324 m s.m.). Intence mi skribas punkton, ĉar la loko kun la plej supermara alteco ne estas pinto, sed deklivo de la monto Ráisduattarháldi, kiu jam estas en Norvegio. Ankaŭ supreniro al Halti estas pli bona el norvegia flanko ol finnlanda. La punkto Halti estas kreita per alta ŝtona piramido, kiu estas flave kolorigita. Fakte ĝi estas limŝtono 303B. Pinta memorlibro estis savita en malbela leda kesto. Laŭ enskriboj estas Halti ofte vizitata. Post refreŝiĝo konsistanta el modesta manĝaĵo kaj trinkaĵo ni daŭrigis paŝadon tra platforma montpasejo grandparte kovrita per neĝo al la pinto Ráisduattarháldi (1.361 m s.m.). De tie ni komencis malsupreniri per alia direkto al la lago Guolasjávri. Sur ŝtonega kampo ni saltis sur ŝtonoj kiel ĉamoj. Posttagmeze je la sesa horo ni atingis la lagon kaj komenciĝis longa vojo sur ĝia bordo. Dum suna tago neĝo deglaciiĝis kaj matenaj riveretoj ŝanĝiĝis al dikaj torentoj. Dank al polusa tago suno brilis ankaŭ vespere, kiam ni revenis al nia aŭtomobilo.

Tute ni trairis 27 km kun altodiferenco 641 m. La supreniron partoprenis Valér Formánek, Wolfgang Koller kaj Ján Vajs. Halti estis jam 23-a atingita la plej alta punkto en landoj de Eŭropa Unio. Restas nur 4 pintoj en Aŭstrio, Danlando, Francio/Italio kaj Slovakio.

J. Vajs