Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok

Třeboň

Bystrá

Ďumbier 2

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Danlando, ne tiom alta, kiel malproksima

2017 Dánsko

Projekto „La plej altaj pintoj de EU-landoj“ proksimas al sia fino. Nun restas superi nur kelkajn la plej altaj el ili, post nia 6-taga (27. 10.  1. 11.) ekspedicio nord-okcidenten, kun celo atingi Mollehoj-on (prononcu Mŭelhoj) en la dana montaro Ejerbjerge.

Mi ruze evitis tiujn pli nordajn kaj (se)verajn montgrimpadojn  la finlandan kaj la svedan, sed Danio, patrujo de vikingoj, logis min ja. Kiu ne scias kial, bonvolu tralegi la romanon de Frans G.Bengtsson „Orm la Ruĝa“. Eĉ ne fortimis min distanco traveturonta aŭte, kune preskaŭ 3 000 km-ojn.

Nia vojaĝo laŭ plano devus komenciĝi en Žilina je la 11:00-a horo kaj post kvar horoj atendis nin en Vroclavo esperantistino Teresa Pomorska por loĝigi nin, montri al ni la urbon kaj je la 20:00 venigi nin al renkontiĝo- babilado en la vroclava E-klubejo kun la loka klubanaro. Sed en la pluva vendredo, antaŭ memorfesto de forpasintoj kian trafik-situacion oni atendus? Nia vojaĝo fariĝis nervostreĉa ne nur por la ŝoforoj kaj ĝi daŭris plenajn ok horojn. 400 km-ojn.

Amika bonvenigo en Vroclavo per varma teo kaj bonegaj kuketoj forlavis lacecon, ni diskutis, admiris klubajn spacojn (tri ĉambroj en malnova domo, donitaj al la klubo de la urbestro, Ŝlaski Zwiazek Esperancki, Kosciuszki35/B/E), kaj post diskuto, interŝanĝo de donacetoj kaj komuna fotado eliris ni al la nokta urbo-trarigardo. Vroclavo eĉ nokte vivas. Junaj homoj (ankaŭ tiuj nur spirite) promenadas, amuziĝas kaj ĉiuspece ĝuas belecon de sia historia urbo, kiu, lumigita montras siajn romantikajn placojn, konstruaĵojn, intimajn anguletojn kaj la rivero Odra kompletigas agrablan impreson. Pri la beleco kaj pureco de la urbo, malpli granda ol Bratislavo, sendube  meritas ankaŭ la gnomoj, nombrantaj pli ol tricent, de diversaj metioj, fakoj kaj interes-komunumoj. Nur la esperantista ĝis nun mankas- eble ili ne talentas pri la lingvoj aŭ ne rimarkas la eŭropan lingvoproblemon? Krome, ili estas karaj. Sinceran dankon al Tereska, Greta, Edulo kaj Miĥael, niaj sindonaj akompanantoj kaj ĉiĉeronoj! Ili promenigis nin tra la plej interesaj lokoj ĝis la preskaŭ 23-a horo.

Sabato la 28-an je la oka ni ekstartis pluen, al la germana limo. Ni trairis ĝin senrimarke: ne mirinde, el la lando slava al la lando de Luzaciaj Serboj  antikve de la germanaj gentoj subprenitaj. Nomoj de la civitoj atestas: Dobern, Ĉernic, Katlov, Drebkau, Liben kaj fine, Kotbus (Ĥotebuz), tra kiu pace fluas rivero Spreva. Ĝi donis energion al elektrofarejo, ĉe ĝia bordo staras malnovaj domoj, de kies verando eblas fiŝkapti aŭ surboatiĝi. Ni mallonge trarigardis la urbon kaj povis legi dulingvajn tabulojn, kiuj klopodas konvinki pri egalrajteco de minoritataj nacioj. Ke tieaj serboj ne tute rezignis, pruvis luzac-serba grupo, kiun mi vidis en Prago, partoprenantan ĉe la granda sporta aranĝo Tutfalka kunflugo (Všesokolský slet). Ili havis siajn flagon, popolkostumojn, muzikbandon kaj kantis serbajn kantojn.

Al niaj du aŭtoj aliĝis la tria, do post traveturo de 550 km-ojn sur la bordo de Arendsee-lago, ĉe la gastama pensiono Nigra kato en apuda restoracio Ĉe la sovaĝa ansero, en vilaĝo Cisaŭ (Ziessau) kunvenis por vespermanĝi sume dekdu personoj el tri landoj: Maria Pilková el Ĉeĥio, geedzoj Silvia kaj Wolfgang Koller el Aŭstrio, el Liptovský Mikuláš Beata kaj Jano Vajs, el Trnava Michaela kaj Ondrej Holickí, el Žilina Iveta Morgošová kaj Renata Staňová, ŝoforo kaj spertulo pri transeŭropa vojaĝado Mirko Papaj, Peter Rybín, nia kameristo-fotisto kaj Maria Minichová el Bratislavo. Kiu ne hezitis, elektis por gustumi arendseeajn marenojn (barbfiŝoj). Post mallonga babila vespero kaj plan-sciigo ni dormis rapide, tamen je unu horon pli  pro tempoŝanĝo. El radio timigis nin la veterprognozo pri orkano, forta 150 km/horo, poste ni eksciis pri ĝia detrua efiko en Ĉeĥio.

Ŝajne, la ventego defurioziĝis nokte, ĉar venta mateno (dimanĉo, la 29-an de oktobro) la nuboj forigis kaj dum limo-trapaso jam montriĝis ĉiela blueto. Ekde kiam ni forlasis Ĉeĥion, la lando platiĝis, ĉu en Pollando, ĉu en Germanio, kaj tiel restis ankaŭ en Danio, kien ni trairis landlimon ĉe Flensburg. Tiuj landoj estis gladitaj en la glaciepoko. La glaĉero postlasis ŝton/eg/ojn, eĉ baraĵojn de ili  morenojn kaj multon da lagoj. Rigardante mapon, la norduloj ne devas plendi pro manko da akvo, ĉu la dolĉan aŭ salan. Al miaj okuloj mankis montoj. Sed kio tute ne mankis, eĉ mi sentis min ege libere sen tio, estis ĝenaj „bilbordoj“ kiuj en nia lando superflue atentigas pri superfluaĵoj kaj malhelpas atenti eĉ trafiksignojn. Anststaŭe decaj informiloj pri lokaj vidindaĵoj instigantaj la preterveturantojn ne hasti, sed deflankiĝi por ekscii  pri historio kaj kulturo de la vizitata regiono.

Ankaŭ al politikistoj sufiĉas negranda portreto kun ria nomo, la partia aparteneco. Neniuj malfidindaj van/t/aj promesoj kaj malŝparo de materialo! En tiel ebena lando la vento fartas bone, sed kiel ĉe kapitalistoj, ne senpage: aroj de monstraj ventomueliloj produktas elektron. Ĉu pura energio, aŭ birdo-mortigiloj? Iom post iom la homoj forpuŝas la naturon, forgesante pri „branĉo-segado“. Karaktero de la lando plene montras individualisman karakteron de vikingoj. Precize, kiel en la koncerna romano: ne la grupoj de kunkaŭrantaj domoj  vilaĝoj, kiel ĉe ni, sed unuopaj bienoj, ĉirkaŭitaj per vastaj spacoj de siaj kampoj, paŝtejoj kaj arbaretoj. Kompreneble, paŝtintaj Bovinoj, pripenseme aspektantaj, kie-tie ankaŭ la ŝafaj gregoj. Ankaŭ memorigo pri Kristnasko: abio-arbidejoj kun diverse grandaj arbetoj. Eble mi ĉi-jare prenos la saluton el Danio? Skolding, Vejle, Horsens, Skanderborg  jen, nia urbeto! Proksime al ĝi gastigos nin pensiono Klaerke, bieno, kies staloj transformiĝis al belaj, komfortaj ĉambroj kaj manĝejo, simile kiel en Cisaŭ. Pli indas „melki“ la turistojn, ili ne postulas tiom da penega laboro.

Laŭ interkonsento, je la 13:00-a horo alveturas Mia Nordentoft, juna prezidantino de DEJO (Dana Esperantista Junulara Organizo) kaj klubanoj el  Aarhus – Grethe Kvist, Erik Hjorth kaj Svend Nielsen. La kvina Eckhard Bick atendos nin ĉe unu el „falsaj“ pintoj. Ĝis nun neniam partoprenis tiom da lokaj esperantistoj ĉe supreniro. Hodiaŭ ni superos eĉ tri la plej altajn pintojn/punktojn en Danio. Danke al evoluanta mezur-tekniko  preciziĝis, kiu el ili estas la vera. Ĝi ne estas Ejer Bavnehoj (170,35 m-ojn), ekipita per tabloforma rigardturo, sur kiun gvidas du ŝtuparoj en la „tablopiedoj“. Post sezono malfunkcias la apuda bufedo, tial ni  povis nek refreŝiĝi, nek stampi taglibrojn.

Venkinto estas  Mollehoj (Muelila monteto)  ĝi famiĝis la bienon, kie ĝi troviĝas, ĉar kvankam nekredeble, tie, apud bovinejo estas lokigita granda muelŝtono kaj tabulo kun informo pri la supermara alteco 170,86 m-ojn. Al la plej alta punkto de Danio kondukas vojeto, gardita per barilo, ke la turistoj ne vojeraru (kaj ne ĝenu la bovinojn). Ĉu disreviĝo? Ni sciis ja, ke Danlando estas tia, senkiale ni plendu.

La kvina el danoj, Eckhard (tradukisto por E-vikipedio, germandevena), faris proponon viziti ankaŭ unu lokon por kompletigi la aferon. Nelonge ni veturis aŭte, subite la pejzaĝo ŝanĝiĝis. Aperis arbaro, la vojo krutiĝis supren kaj ni ektroviĝis en la ŝatata celo por familiaj ekskursoj. En la 19-a jarcento oni supozis Himmelbjerget (147 m) la plej altan pinton de la lando kaj surloke vere neniu kuraĝus nei tion. De la parkejo tra bele prizorgita arbar-parko, kun porinfanaj ludejoj kaj preter statuoj de du elstaraj politikistoj ni supreniris al rigardturo, konstruita „Por estimo de la dana popolo“. En la valo etendiĝas lago Julso, dum somero tie eblas boati, nun funkcias nur regula ŝipa trafiko. Ni promene descendis al la lago, suprenirante ni rimarkis modernajn skulptaĵojn, provante diveni ilian ideon. Post reveno al pensiono ni ankoraŭ mallonge diskutis, sed baldaŭ niaj geamikoj devis adiaŭi  morgaŭ estos ja labortago!

Lundo la 30-a de oktobro estis ekkona tago. Aarhus, havena urbo kun historia centro, muzeoj kaj aliaj interesaĵoj atendas. Ne tute plenumiĝis niaj esperoj, ĉar la Naturscienca muzeo malfermiĝas nur je la 10-a, do ni ĝis tiam iros havenon. Ni sentis nin formike, eĉ bakterie, apud grandegaj havenarganoj, ŝipoj, kaj mia kapo ekturniĝis, imagante kvantojn da varo, kiun enhavas la konteneroj. Bedaŭrinde, nur de ekstere ni povis esplori  la Alternativan domon konstruitan el ligno kaj (plasto?)-vitro rande de la haveno. Ĝi altis eble tri etaĝojn, enhavis tropikajn(?) plantojn kaj plurajn personojn  ĉu artistoj? okupitajn per misteraj agadoj. Survoje al la historia centro ni lasis nin allogi per amuza fontano, kies ŝpruc-vandoj alterne fermadis kaj malfermadis „akvokameretojn“ kaj la nesingarda vizitanto povus esti akvumita. En la historia centro ni admiris konstruaĵon de teatro, rajdistan statuon de la reĝo Kristian la 10-a, katedralojn, purecon de la urbo, ekspozicion pri historio de protestantismo sur paneloj sur la placo. Kaj ni eĉ aŭdis kanti anĝeletojn.  Pro scivolo ni eniris en preĝejon, kie la infana koruso ekzercis kantojn por la festo. Ili sidis sur la benkoj, inter la blondaj kapetoj miksiĝis kelkaj nigruletoj. Ili ĉiuj atentis zorge konsilojn de la korusestro. Post kiam la provo finiĝis, ni eliris iel senpezigitaj per tiu serena, sincera kantado. Pri la muzeo nur, ke ĝi proponas sciencon alloge kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. Aparte ĉarma estis sekcio de la glaciepokaj grandaj bestoj. Sekve ni vizitis la urbon Silkeborg kun la subĉiela muzeo de ŝipoj, promenis tra la stratoj, rigardis la montrofenestrojn, sed ne havante sufiĉe da tempo/emo por aĉetumado (pagi oni povus per bankokarto). La „muzean“ tagon eluzis niaj kvar gejunuloj por eskapo al la plej norda punkto de Juta duoninsulo, Skagen. Tie ĉe bonaj kondiĉoj videblas fenomeno: renkontiĝo de la maroj Norda kaj Balta. Ili bonŝancis, faris fotojn kaj eĉ sukcesis rigardi subĉielan muzeon kun historiaj domoj.

Jen la fino. Por niaj tri ŝoforoj nur la duono. Antaŭ ni etendiĝas la 900 km-ojn longa vojo. En la antikva Romo estis alte estimitaj ponto-konstruistoj, en moderna tempo la tunel-konstruistoj. Danke al ili ni povis trapenetri Berlinon kaj poste Dresdenon kiel sago de Viliam Tell tra la pomo  ne tiom rapide sed preskaŭ tiel rekte. Post longa ebena lando bonvenigas nin sur la germana flanko montetoj de Saksa Svislando kaj post limo la vulkana montaro České středohoří. Kaj la urbo sur la granda rivero: Ústí nad Labem. Restoracio Habrovická Bašta fariĝis nia rifuĝejo por la lasta nokto de nia veturado. Por viziti Budyšín-Bautzen, la dua centro de Luzaciaj Serboj ne plu restis fortoj kaj emo. Merkredo, la unua de novembro pretigas por ni dum la 650 km-ojn longa vojo la „gordian nodon“ traveturi Pragon.  Kaj iom da ĉiela ploro por adiaŭi kun aventura veturado.

Ĝis!

Sinceran kaj koran dankon mi esprimas al la knabinoj, kiuj aranĝis bonegajn tranoktadojn (Ivetka, Silvia, Michaela), al la spirito de la projekto, ĉeforganizanto Janko Vajs, al Mirko Papaj, virtuoza ŝoforo kaj spertulo pri voj-elturniĝoj kaj hospital-danĝeroj, al Peťo Rybín, por fotodokumentoj kaj filmetoj kaj al ĉiuj ge-kunvojaĝantoj por dumvoja bona etoso.

                                                            Raportis: Maria Minichova