Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Dánsko SK

Danlando EO

Ostredok

Třeboň

Bystrá

Ďumbier 2

Poľana

La 50-a ILEI-K.

Halti

Kebnekaise

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Malfacila Ďumbier

2017 DumbierKadre de la programo „Slovakaj montaroj“ ĝis nun ne okazis vintra supreniro al montaro. Ni decidis unuafoje atingi montopinton vintre nur dum tiu ĉi jaro. Kiel celo estis elektita Ďumbier (2.046 m s.m.), la plej alta montopinto de la montaro Malaltaj Tatroj. La unua provo estis okaze de la renkontiĝo „Poludnica 2017“, sed la vetero estis tute malbona. Por la dua provo ni fiksis daton 9. – 10. 2. 2017. La anonco pri la planita ekskurso aperigis en la kalendaro de la ttt-paĝo de Poludnica. Kelkaj esperantistoj havis intereson, sed finfine ni restis nur du, Miro Papaj kaj mi. Antaŭtagmeze la 9-an de februaro ni komencis skialpinisman marŝadon en la montpasejo Čerovica (1.338 m). Tuj de la komenco estis kruta deklivo de la monto Lajštroch (1.602 m). De ĝi ni malrapide skiis sur la montodorso al la montpasejo Kumštové sedlo (1.547 m). Ni estis surprizitaj, ĉar neĝtavolo estis maldika kaj ofte estis sur vojeto ŝtonoj, kiuj komplikis nian skipaŝadon. La vetero estis bela kun brilanta suno kaj akceptebla malvarmo. Vintra markado gvidis al la pinto Malý Gápeľ (1.807 m), sed ni decidis skii laŭ tavollinio (izohipso) rekte al la montpasejo Králička (1.710 m). Nia decido estis danĝera, ĉar la deklivo estis tre kruta kun ebleco de lavangoj. En tiu momento mi ekkonsciis, ke mia montara asekuro jam malvalidiĝis. Tio estis malbona afero cerbumi pri asekuro sur lavanga deklivo. De la montpasejo Králička al la altmontara kabano de generalo M. R. Štefánik (1.740 m) la vojeto kondukis sur larĝa montodorso. Alvenante al la montkabano la vetero ŝanĝiĝis. En la kabano estis nur kelkaj homoj, unu granda hundo kaj eta kateto. Post bongusta vespermanĝo kaj bierumado ni finis nian unuan tagon de skialpinisma ekskurso.

Vendrede la 10-an de februaro ĉio ŝanĝiĝis. Vetero estis terura – densa nebulo, videblo 3 metroj, malvarma malagrabla orienta ventego kaj antaŭ ni supreniro 306 m al la Ďumbier (2.046 m). Ni preparis niajn skifiksilojn por maksimuma deklivo kaj ekpaŝis. Ni progresis malrapide ĉar lignaj vintraj stangoj ne estis bone videblaj. Kelkfoje ni ne vidis stangojn kaj ni nur scietis, kie estis ĝusta direkto. Ankaŭ la pinton ni ne povis trovi. Du aŭ tri foje ni iris al la rando de abismo situanta norde de Ďumbier. Sur la pinto ni staris dek minutoj antaŭ 10-a horo. Ni faris en nebulo nur kelkajn fotobildojn kaj daŭrigis paŝi. Ĝis la montpasejoj Krupovo sedlo (1.910 m) kaj Demänovské sedlo (1.780 m) ni kelkfoje devis buki kaj malbuki skifiksilojn. De la montpasejo Demänovské sedlo ni supreniris al la monto Chopok (2024 m). Tutan tempon la vetero estis malbona. Ni estis surprizitaj, ke sur Chopok ni vidis multe da skiantoj. La telfero sputadis multajn sportistojn de ambaŭ flankoj de la monto. Ankaŭ restoracio en la kabano Kamenná chata estis plenŝtopita. Post la tagmanĝo ni skiis al Jasná, skicentro de la valo Demänovská dolina. Kelkaj metroj sub la pinto de Chopok malaperis nuboj kaj super la valo regis la suno. Malsupre de skiejoj ruliĝis lavangoj de skiantoj. Estis posttagmeze kiam ni finis nian skialpinisman ekskurson en Lúčky, kiu estas parto de la valo Demänovská dolina.

J. Vajs