Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro

Šimonka

Vtáčnik

Nepalo (EO)

Nepál (SK)

Ďumbier

Vintra Dubeň

Nepalo – 12. Internacia Himalaja Renkontiĝo

2017 NepaloDum la tagoj de la 25-a de februaro ĝis la 10-a de marto 2017 okazis en Nepalo la 12-a Internacia Himalaja Renkontiĝo. La renkontiĝo estas la sola internacia evento kiu okazadas en Nepalo de la jaro 1995 kaj organizanto estas Nepala Esperanto-Asocio (NEspA). Tiun ĉi jaran renkontiĝon partoprenis esperantistoj el Japanio (15 personoj), Slovakio (6), Usono (2), Danio (2), Germanio (1), Tajvano (1), Vjetnamio (1) kaj Nepalo (25). Ĉefa programero estis turisma paŝado sub la monto Anapurno.

Katmanduo, Panauti, Bhaktapur

Nia flugo el Bratislavo tra Dubajo al Katmanduo estis longa kaj flugkompanio Flydubaj ne apartenas al la plej bonaj. Post kelkhora malfruiĝo ni surteriĝis en la nepala ĉefurbo. La organizantoj atingis nin kaj precize prizorgis pri nia trafiko, loĝado kaj manĝado. Tuj dum la unua vespero ni partoprenis tradician nepalan geedziĝfeston. Edziĝis la filo de nepala esperantisto Parasar Riĵal. En kelkaj grandaj ejoj de luksa restoracio estis multe da gastoj. Ili estis vestitaj en tradiciaj nepalaj kostumoj. En altigita niĉo staris juna belega geedzparo kaj akceptis bondezirojn, kelneroj proponis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj en alia loko estis dancejo. Inter gastoj estis multaj esperantistoj kaj ni senprobleme povis diskuti kun hejmanoj. Estis malfrua nokto, kiam ni adiaŭis kaj foriris.

Lunde la 27-an de februaro ni vizitis hinduisman templon Paŝupatio sur la rivero Bagnati. La monĥejo havas nomon laŭ unu el la formoj de Ŝivo. Ĝi devenas el 5-a jarcento kaj en 14-a jarcento estis grandparte detruita. La hinduisma templo en nuntempa formo estis konstruita en 19-a jarcento. Ĝi estis enskribita en monda heredaĵo. Sur dekstra bordo de la rivero estas ĉefa pagodo kaj sub ĝi estas lokoj por bruligado de kadavroj. Plue ni vizitis Bodnath (ankaŭ Boudha), kiu estas unu el la plej sanktaj budhistaj lokoj. La stupao Boudha estas la antikva stupao kaj estas unu el la plej grandaj de la mondo (alteco 36 m). Vespere okazis oficiala malfermo de la 12-a IHR en la hotelo Marshyangdi. Gvidis ĝin ĉeforganizanto kaj ĝenerala sekretario de NEspA Bharat Kumar GHIMIRE, kiu prezentis detalan programon. La renkontiĝon salutis reprezentantoj de unuopaj delegacioj. Per siaj teatraĵetojn kontribuis Hori Yasuo. Ĉiu partoprenanto ricevis buletinon „Montejo“, kiu estis eldonita omaĝe al la renkontiĝo.

Pluan tagon ni per buso ekskursis al du najbaraj historiaj lokoj. Nur 40 km de la ĉefurbo estas Panaŭti, historia urbo, kiun donacis la reĝo Bhupatindra Malla al sia fratino kiel dotaĵo. Ĉi tie vivas nacieco nevaroj. Sur kunfluo de du riveroj Punyamati kaj Rosi ni vidis plurŝtupajn pagodojn, metie precize prilaboritajn fenestrojn kaj pordojn en mezepoka urbostrukturo kun mallarĝaj stratetoj. Krom templo de Indra (Indreŝvar Mahādev Mandir) ni vizitis lokan bibliotekon, kiu multe agadas por klerigado de junuloj. Ankaŭ Bhaktapur, kiu situas nur 14 km de Katmanduo, estis siatempe reĝa urbo. Nun ĝi estas ofte vizitata de turistoj. En Durbar Placo estas pieda zono kaj homoj povas sendanĝere trarigardi interesajn konstruaĵojn. Al ili apartenas palaco de la Malla-regintoj, ora pordego, sur Taŭmadhi Placo estas la plej alta templo Nyatapola (alta 30 m, konstruita en 1702 – 1708), sudoriente estas Pujari Math, kie estas muzeo de manlaborarto.

Sub Anapurno

Nia turisma ĉefprogramero komenciĝis per longa kaj danĝera busvojaĝado de Katmanduo al Pokhara, kiu situas 200 km okcidente. La vojaĝo en densa trafiko sur mallarĝa kaj malbonkvalita vojo plenŝtopita de vojkurbiĝoj kun ŝoforoj, kiuj ĉiam antaŭkuris unu la alian, estas vere granda travivaĵo kun alte batata koro kaj kunpremata postaĵo. Pokhara estas pli bela urbo ol Katmanduo. Ŝoseoj kaj trotuaroj estas asfaltitaj, sen malpuraĵoj kaj arkitekturo ne estas tiel kaosa. Bela lago Phewa Tal estas ripozzono ne nur por hejmanoj, sed ĉefe por turistoj, kiuj ĉi tie ripozas post vizito de altmontara masivo de Anapurno, kiu esatas nur en 25 km proksime de la urbo. Ni loĝis en agrabla hotelo Lake View Resort, kie estis vespere folklora kultura programo. Ĵaŭde matene la 2-an de marto ni pakigis niajn dorsosakojn por 5-taga marŝado. De Pokhara al la hidroelktra valbaraĵo sur la rivero Madi Khola apud la vilaĝeto Chasu ni denove veturis per buso. Se mi hieraŭ pensis ke la vojaĝo el Katmanduo estis danĝera, tiu ĉi estis sur limo de la morto. Mi forte stringis tenilojn sur antaŭseĝo kaj preskaŭ ne spiris. La polva vojo estas konstruita en krutaj deklivoj kaj serpentumas en ĝangalo. Kiam ni atingis la riveron Madi Khola, mi estis feliĉa homo. Tuj apud la vojo estis surstrata viandvendejo, kie hejmanoj dividis viandon de freŝe buĉita besto. Nia paŝado komenciĝis en la alteco 1 000 m. El Chasu, kie ĉinoj konstruas hidroelektrejon, ni konstante supreniris kaj sinsekve ni trairis apud la vilaĝetoj Rohlgaon kaj Setiholagaon. Sub ni estis profunda valo de la sovaĝa rivero Madi Khola. Unafoje ni trairis ponteton el feraj ŝnuregoj. Por ni estis nekredebla vidi terase aranĝitajn kampetojn sur krutaj deklivoj. Kiom da homa laboro estas enmetita en la kampetoj. Apud la vilaĝeto Bagalethar atingis nin surherbeja tagmanĝo, kiun preparis hejmanoj. De tiu loko vojeto ŝanĝiĝis al senfina ŝtuparo. Nia granda grupo dividis laŭ fortoj je kelkaj grupetoj. Al nia taga celo Tanting ni alvenis post la 16-a horo. Alveninte al la vilaĝo ni trairis tra bonvenportego kaj sur eta vilaĝplaco nin bonvenigis per florkronoj. Po 3-4 personaj grupetoj ni estis dividitaj je unuopaj domoj, kie hejmmastrinoj por ni preparis loĝadon kaj vespermanĝon. Antaŭ la vespermanĝo ni promenis tra la bela vilaĝo, kie estas bazlernejo kun stadiono, dua stadiono estas pli alte kaj parte estas ŝutkovrita de ŝtonegoj el novkonstruita vojo. Apud ĝi staras monumento. Ni vespermanĝis kun nederlanda paro, kiu estas en Nepalo 18-an fojon.

Vendredo estis nia dua piedmarŝa tago dum kiu ni celis al la vilaĝo Sikles, kiu per rekta distanco estas nur 2 – 3 km for de Tanting. Surtera paŝado konsistis el du krutaj deklivoj. Unue ni iris sur la maldekstra dekliva bordo de la rivero Madi Khola. El alteco 1 580 m ni malsupreniris al ferŝnurega ponteto en alteco 1 200 m kaj sur senfinaj ŝtuparoj en suna vetero ni malrapide progresis supren sur dekstra flanko de la rivero. Kompare kun la maldekstra flanko ĝi estas pli kamparana, ĉar ĉi tie estas multaj teraskampetoj, kiuj estas ĉirkaŭbaritaj per ŝtonaj muroj. Akvo estas distribuita per akvokanaletoj, kiuj estas inĝenie solvitaj. Eĉ se ni proksimiĝis al la alteco 2 000 m la vetero estis favora por kulturaj kreskaĵoj. Estas videblaj kampetoj kun cepo, spinaco, fazeolo kaj lento. Grandparte estis stoplokampejoj post pasintjara rikolto de greno. La vilaĝo Sikles estas pli granda ol Tanting kaj pli alte situanta – en 1 980 m. Denove nin invitis per tradicia maniero kun florkronoj kaj ni disdonis al infanoj etajn donacetojn kaj dolĉaĵojn. Niaj vizaĝoj estis ruĝkolorigitaj kaj nia grupo aspektis kiel indiana taĉmento sur militvojeto. Antaŭ vespermanĝo unu el japaninoj falis kaj rompis brakon kaj havis sangvundon sur frunto. Post vespermanĝo prezentis al ni hejmanoj kantojn kaj dancojn de nacieco gurungo.

Sabate la 4-an de marto ni celis al la pinto Tara Hill Top pri kiu estas diversaj informoj pri ĝia alteco. Sur informtabuloj estas 2 800 m, en mapo ĉirkaŭ 3 000 m kaj en gvidlibroj kaj interreto estas 3 056 m. Komence la vojeto kondukas tra dometoj, poste apud kampetoj kaj paŝtejoj. Post lasta paŝtejo estas rododendra ĝangalo. Ĉi tie estas rodendronoj arbformaj kun ruĝaj kaj blankaj floroj. Sur unu loko estis falruiniĝita deklivo kaj ni devis iri per alia vojeto. La paŝado estis longa kaj al kelkaj niaj amikoj malmultiĝis fortojn. Tagmanĝan paŭzon ĉiuj bonvenigis kaj ni du horoj ripozis. Lasta supreniro kondukis nin al Tara Hill Top, kie ni dormis en tendoj. Dum la tago estis vetero ĉirkaŭ 25 °C, sed vespere kaj nokte proksimiĝis al 0 °C. Antaŭ vespermanĝo mi kaj Miro Papaj esploris pseŭdogroton, kiu ekestis per disfalo de la pintaj rokegoj.

Dimanĉo la 5-an de marto komenciĝis per granda surprizo. Ĝis nun ni nur sentis masivon de Anapurno, sed frumatene ĝi estis videbla en kristalpura aero tiel proksime, ke sufiĉis rektigi manon por kapti ĝin. La grandioza panoramo prezentis al ni kvin himalajajn montojn: Anapurno Suda (7 219), Mardi Himal (5 553), Machapuchre (6 997), Anapurno IV. (7 525) kaj Anapurno II. (7 937). Oriente okazis natura teatro – sunleviĝo. La bela panoramo daŭris nur kelkajn horojn kaj denove revenis nuboj kaj Anapurno malaperis. Mirindan rigardon al pitoreska montara Nepalo ni ĝuis ĝis tagmanĝo. Tre belaspekta estas monto Machapuchre, kiu similas al la slovaka nacia monto Kriváň en la montaro Altaj Tatroj. Kompreneble, ke ni prenis ŝtonetojn el Tara Hill Top al Esperanto-obo sur la monto Poludnica. Posttagmeze ni komencis malsupreniri al la vilaĝo Ghale Kharka. Denove ni trairis la rododendran ĝangalon. Sub la pinto estis videblaj pluaj pseŭdogrotoj kaj grandaj geologiaj rompoj. Planita tempo por malsupreniro estis 4 horoj kaj en agrabla tempo nia grupeto atingis la vilaĝon post 2,5 hod. Sed ne por ĉiuj estis sukcesa malsupreniro. Stanka sur la kruta deklivo disrompis dekstran kruron kaj ni devis ŝin komplike transporti al la urbo Pokhara. Komence forta hejma portisto surdorse portigis ŝin ĝis la vilaĝo. Post kelkaj horoj alvenis malnova aŭtomobilo sub la vilaĝon, de kie sur tute disrompita vojo ŝi veturis al la profunda valo de la rivero Seti Khola. Nokte ŝi estis flegita en Fishtail Hospital en Pokhara. Al ŝi multe helpis tri organizantoj: Pradip Ghimire, Mukunda Chhetri kaj Shree Pokharel, kiu marde akompanis nian amikinon Stanka dum flugo el Pokhara al Katmanduo. Aliaj restis en Ghale Kharka kaj vespere partoprenis vilaĝan folkloran dancadon. Lundo estis lasta tago de marŝado kaj posttagmeze ĉiuj revenis al Pokhara. La liberan tempon en Pokhara ili eluzis por trarigardi la urbon kaj belan lagon Pheva Tal. La lago estas dua la plej granda freŝakva lago en Nepalo kun aero 5,23 km². Ĝi estas en alteco 742 m kaj maksimuma profundo estas 24 m. La lago estas fama por la reflekto de la monto Machapuchre kaj aliaj montoj de la masivo Anapurno. Sur la insulo de la lago estas Taal Barahi Templo.

Lastaj tagoj rapide kuris. Marde ni longe vojaĝis per buso al Katmanduo. Merkrede ni vizitis Swayambhu, kiu estas budhisma stupao sur monteto en nordokcidenta parto de la urbo. Ĝi apartenas al la plej malnovaj religiaj lokoj en Nepalo kaj servas al budhistoj kaj hinduistoj. La stupao konsistas el bazeo sur kiu estas kupolo super kiu estas kubforma strukturo kun okuloj de Budho en kvar direktoj. Ĉie estis multaj homoj – kreduloj, turistoj, vendistoj, sanaj kaj malsanaj vizitantoj. Inter ili estis multaj simioj, kiuj estas veraj posedantoj de tiu ĉi loko. Bestaron kompletigas hundoj-senhejmuloj kaj sanktaj bovidoj. En aero regas odoro de aromaj stangetoj kaj de manĝaĵoj el etaj restoracioj. Metiistoj vendas siajn produktojn kaj monaĥo silente almozas.

Posttagmeze ni vizitis sidejon de NEspA, kiu situas en la urbokvartalo Thamel. Ĝi konsistas el du ejoj, kuirejo kaj necesejo kun banejo. La tertremo tuŝis ankaŭ la domon, kie estas la oficejo. Pro tio nepalaj esperantistoj planas konstrui novan domon al kiu ni kolektis monon. NEspA estas progresa asocio kun membroj sur alta lingva nivelo, kiun gvidas funkciuloj kun bonaj organizaj kapabloj. Antaŭ la vespermanĝo estis adiaŭa vespero. Ĉiu partopreninto ricevis diplomon kaj karakterizan nepalan ĉapon. Ni dankis al organiza teamo, kiun gvidis Bharat Ghimire. Vere, la organizado de la renkontiĝo en altaj montoj kun multaj partoprenantoj el diversaj landoj estis pretendema. Al ĉeforganizanto helpis jenaj nepalaj esperantistoj: Indu Devi Thapaliya – prezidantino de NEspA, sinjoroj Pradip Ghimire, Mukunda Chhetri, Shree Prasad Pokhrel, Harka Shestra, Ĵanardan Uprety, Mukunda Raj Pathik, Navin Shresta kaj aliaj. La plej granda eksterlanda delegacio estis el Japanio, kiun gvidis Hori Yasuo. Lia helpanto estis Toru Futasugi. Sinjoro Ooba Mitsuru pentris multajn portretojn de la partoprenantoj kaj sinjorinoj Migihara Kimie (radioamatorino) kaj Ioyoshi Katsuku (Kanjo) estis neforgeseblaj. El Slovakio partoprenis Dano Griguš, Vlado Klimeš, Stanka Klimešová, Miro Papaj, Jano Vajs kaj Bea Vajsová. El Kalifornio (Usono) partoprenis simpatia korea paro Monique kaj Wongill Kim, el Danlando Peter Wrae, kiu nin multe helpis kaj Zita Blaust (origine el Litovio), el Germanio Peter Kuhnel kun forta voĉo, el Tajvano forta turisto You Manlai kaj el Vietnamio Nguyen Van Ha, kiu estis ridetanta animo de la renkontiĝo. La renkontiĝo estis por ni interesa el kelkaj flankoj. Nepalo estis por ni tute nekonata lando, same nepalanoj kaj ilia vivstilo. Nun ni scias, ke en belaj montaroj vivas amikaj kaj varmokaraj homoj, ke nepalaj esperantistoj estas kapablaj organizantoj, kiuj solvas ĉiujn problemojn kun rido sen streso kaj ke NEspA estas grava parto de Esperanto movado en la mondo.

Ni forflugis pluan tagon tra Dubajo al Bratislavo, kie nin atendis vintro kaj Stanka estis operaciita en la urbo Nitro.

J. Vajs