Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

MKR - Sillian

Korsiko

Bradlo

Olimpo

Musala

Ĉantoryja

Verda kanuado

Inovec

Kobyla

Ĉantoryja

Ĉantoryja 2014La nomo vekanta impreson je io malnovtempa, kies signifo kaŝiĝas sub tavoloj de historio. Jes, la plej alta monto en Sileziaj Beskidoj, elstaranta super la nord-moravia urbeto Nýdek, havas ja riĉan historion. Krom alia, ankaŭ la Esperantan.

Ĝia situo sur ĉeĥa-pola limo, eĉ proksime al Slovakio proponas ĝin por tri-landaj renkontiĝoj, okazantaj efektive jam dum 75 jaroj. Hontu vi, samideanoj, kiuj ankoraŭ ne partoprenis!  Mi ne plu devas, ĉar la 15-an de junio 2014 mi bonŝancis esti en slovaka pilgrima grupeto.

Post sabata aventuro en aer-subprema kamero (raporto de s-ro Vajs) kaj tranokto en gastema pensiono Oveĉka (Ŝafeto) ni kvarope ekmarŝis alten. Esperante ne esti pluve duŝitaj, ekipitaj per pluvmanteloj, boteloj kun akvo kaj sun-ŝirma kremo.

Kavalira pado (Stezka rytířú) nomiĝas la 10 km longa instru-vojeto kun informaj tabuloj, gvidanta tra herbejoj, pasanta bienojn, fine mergiĝanta en arbaron. Malgraŭ, ke la freŝa temperaturo pelis nin rapidi, ni tralegis ĉiujn tekstojn por ekscii, kiel la loĝantoj - Goroloj pene vivtenis sin, kion ili kultivis, kiujn bestojn ili bredis, kiajn domojn ili konstruis, kion ili manĝis. Ke ili parolis eĉ ĝis nun parolas "ponaŝimu", per dialekto simila al la pola lingvo, tamen specifa.

En arbaroj de Ĉantoryja trovis dum la "tempo de obskuro" rifuĝejon persekutitaj protestantoj, por kiuj la loko nomita Postŝtonejo (Zákamení) fariĝis predikejo. Tie, sub la arbara volbo predikis protestanta pastro kaj poeto Georgo Tranoscio (uzu Googlon, se vi mankis dum la historiaj lecionoj!). Restis tie signo ĉizita en la ŝtonegon kaj konciza informo sur la tabulo.

Dum la tuta historio al diversaj persekutitoj kaj batalantoj por justeco donis la monto kaŝejon: dum la dua mondmilito al partizanoj, dum legenda pasinteco al la tuta armeo de misteraj kavaliroj, kies ĉevalojn hufferis malriĉa forĝisto (kiu laŭmerite riĉiĝis).

Ankaŭ ni povis admiri riĉecon - la flaŭran: bluokulajn veronikojn, kri-rozkolorajn diantojn, tenerajn kampanulojn kaj blankan mezeŭropan orĥideon Platanthera bifolia (Bestmamulo dufolia).

Post kruta deklivo aperis la renkontiĝejo: Kabano sub Ĉantoryjo. Ĉar la suno ne havis forton por levi nebulon, la ŝvit-malsekiĝintaj turistoj ŝatus iom da varmo ene. Sed ardigi nin povis nur pluraj grandliteraj surskriboj: "Malpermesite konsumi kaj trinki la kunportitaĵojn". Dulingve. S-ro posedanto, verŝajne posteulo de Jeti (havanta eĉ ties kompatemon kaj ĝentilecon), malpermesis fermi la pordon por devigi nin aĉeti varmajn trinkaĵojn/manĝojn. Ni faris.

Postnelonge komencis alvenadi la 3-landa samideanaro el la pola flanko, veturigitaj per telfero, tiel forto- kaj entuziasmoplenaj. La medio plivarmiĝis per gajaj salutoj, ĝojkrioj, sekvis fotado, filmado, kompreneble, Verda Stacio (Paŭlo kaj Rosťa) ne mankis kaj Marketka Wilkus intervjuis ĉeestantojn.

Aperis gitaro, malnovaj kultaj kantoj eksonis ... por plenigi la glasojn kaj kiu lingvo estas por la tuta mondo. Ni scias, sed bone, ke aliaj sciu ankaŭ. Antaŭ la kabano alte sur la masto flirtis verda flago, kelkaj malpli grandaj elstaris el la dorsosakoj. Renkontiĝoj, babilado, informoj pri aranĝoj, rememoroj, demandoj, respondoj kaj ... fino por ni, "trakampuloj".  Longa vojaĝo kaj perspektivo al labor-lundo.

Loka specialaĵo, "senkaĉ", kuko simila al trdelnik de Skalica (nur pli granda kaj dika, ŝajne kun mielo? de s-ro Zdeĥlik) dolĉigis nian adiaŭon kun pli disvolviĝanta amika etoso. Ne eblas scii, kiom da homoj partoprenis, sed plejparte ili subskribis la prezento-liston.

Ĉar la kabano troviĝas sub la pinto, ni bonŝancis varmiĝi per supreniro de alteco 830 al 995 metrojn. (Belgoj tuj estus sciintaj, kion fari: superŝuti 5 metran amaseton!). Ĉeĥa kutimo estas konstrui la rigardturon. Okazis en la jaro 2011, 29 metrojn ĝi altas. Bedaŭrinde, ne sufiĉis por superi la nebulon, tial ni descendis, unue laŭ lima "vakaĵo", poste per ĉarma Kavalira pado. Elirante el la arbaro ni elektis alian vojon, kiu gvidis nin al fama loko de Nýdek: ski-saltponteto, kie trejnis Jiří Motejlek, mondrekordisto el la jaro 1964 (142 m), poste trejnisto de skisaltistoj en Usono kaj en Ĉeĥio.

Ĉu fino? Ne, ankoraŭ ni memorfestis faman slovakan esperantiston, kies nomo helpis al ni elekti nian tagmanĝon en picerio. Dankon, s-ro Eduardo!

Intencoj kaj decidoj por venontfoje: mendi pli varman kaj sunan veteron por ĝui ĉi-neformalan, spontanan renkontiĝon, persvadi plurajn homojn el nia ĉirkaŭaĵo por kunpreni kaj farante tut-semajnfinan aranĝon, pli esplori pentrindan regionon de Goroloj.

 

Mária Minichová