Poludnica

Renkontiĝo de E-vojaĝantoj

Enkonduko Aktualaĵoj Interesaĵoj Kalendaro Kulturo

Milan ZVARA

HORI Ŝooiĉi

Lucien PÉRAIRE

G. J. RAMSTEDT

Vojaĝinto Milan ZVARA

Zvara Milan ĉe arbo

Milan Zvara estis slovaka vojaĝinto kaj esperantisto. Li estis konata kiel organizanto de ekspedicioj, dum kiuj estis en vojaĝprogramoj kunigitaj naturprotektado kaj Esperanto. Per la reto de esperanto-delegitoj, Monda Turismo kaj siaj personaj kontaktoj li kapablis prepari interesan programon kun klaraj celoj de ĉiuj vojaĝoj. Lia vojaĝagado povas servi kiel ekzemplo por praktika uzo de Esperanto.

M. Zvara naskiĝis la 29-an de aprilo 1933 en ukrainia vilaĝo Dovhe (distrikto Irŝava), kiu tiam apartenis al Ĉeĥoslovakio, li mortis la 30-an de januaro 2002 en la urbo Poprad. Laŭ profesio li estis kemia inĝiniero. Kun Esperanto li konatiĝis dum mezlernejaj studadoj en Gimnazio en la urbo Liptovský Mikuláš en la lernejjaro 1945/1946. Poste la lingvon li studis kiel memlernanto kaj li partoprenis Someran Esperantan Kolegion en Doksy (Ĉeĥio, 1949). En la jaro 1950 li partoprenis en la urbo Svit kurson por instruistoj de Esperanto.

Liaj vojaĝoj estis kunigitaj kun Esperanto kaj naturo. Kiel funkciulo de tutslovaka Esperanto-organizo li ofte vojaĝis eksterlanden, ĉu al Universalaj Kongresoj, ĉu al konsultiĝoj de landaj organizoj kaj kiel instruisto al someraj lernejoj aŭ gvidanto de Esperanto-grupoj.

Speciala vojaĝagado de Milan Zvara estas natursciencaj kaj naturprotektaj ekspedicioj sur bazo de Esperanto. Unua okazis en la jaro 1974 celante al Nigra maro. Post kvar jaroj esperantistoj kaj naturprotektantoj celis al interesaj lokoj de Pollando: praarbaro Białowieża, lagoregiono Mazurio kaj Balta maro. En la jaro 1982 okazis ekspedicio sub la nomo „Floroj de suda Bulgario“ kaj unu jaron poste ili revenis al Nigra maro. Lokoj de Germanio kun slavaj spuroj – la plej granda insulo Rugeno, la urbo Stralsund kaj Devin – estis celo en la jaro 1986. La ekspedicio Blankaj noktoj agadis sur rusa marbordo de Balta maro en la jaro 1990. En la sama jaro li vizitis lokojn apartenantajn al „Rusa ora ringo“. En Skandinavio agadis printempe 1993 en Norvegio (Lillehammer) kaj atingis Arktan Cirklon. Plua ekspedicio okazis en la jaro 1994 en Benelukso kaj Francio. Liaj lastaj ekspedicioj, kiuj li organizis, estis en Ukrainio (1995, fontoj de la rivero Tiso) kaj en Rumanio (1997, montaro Maramures).

Dank' al Milan Zvara estis por Slovakio malkovrita mondkonata esperantisto-vojaĝinto Tibor Sekelj, kiu naskiĝis en Spišská Sobota (nun urboparto de urbo Poprad) kaj kie en la dua duono de 20-a jarcento estis sidejo de Slovaka Esperanto-Asocio. Lastfoje gastis M. Zvara mondkonatan vojaĝinton T. Skelj en la jaro 1988. En la jaro 1995 M. Zvara iniciatis kaj kunorganizis ekspozicion pri T. Sekelj en Subtatra muzeo en Poprad kaj malkovron de memortabulo sur la naskiĝdomo de T. Sekelj.

En Monda Turismo li estis ĝenerala direktoro kaj ofte partoprenis ĝiajn kunvenojn en multaj landoj. En Slovakio estis M. Zvara eminenta funkciulo de Esperanto-Movado, kiu organizis multajn renkontiĝojn, kiuj enhavas turisman aŭ vojaĝan programeron. En la mondo estis konata kiel mikologo kaj aktiva naturprotektanto. El siaj vojaĝoj li kreis multajn fotografaĵojn kaj lumbildojn, kiuj eluzis en siajn prelegojn.

Pri rezultoj kaj dokumentoj de la vojaĝekspedicioj organizitaj de M. Zvara ekzistas multaj raportoj kaj vojaĝpriskriboj dissemitaj en diversaj esperantaj kaj naciaj amaskomunikiloj.